Esperanto(i)
 1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa;   Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.
 2 Minaco de regxo estas kiel kriego de leono;   Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.
 3 Estas honoro por homo cxesigi malpacon;   Sed cxiu malsagxulo estas malpacema.
 4 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas;   Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.
 5 Intenco en la koro de homo estas profunda akvo;   Sed homo sagxa gxin elcxerpos.
 6 Multaj homoj proklamas pri sia boneco;   Sed kiu trovos homon fidelan?