Psalms 18:1-30:12

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! 2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo. 3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj. 4 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris; 5 La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis. 6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn. 7 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris. 8 Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi. 9 Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento. 11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj. 12 De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj. 13 Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn. 14 Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin. 15 Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo. 16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi. 18 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno. 19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi. 20 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio. 22 CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 23 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 24 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj. 25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia, 26 Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco. 27 CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas. 28 CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon. 29 CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. 30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas. 31 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon. 35 Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas. 36 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj. 37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas. 38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn. 39 Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min. 40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas. 43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min. 45 Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj. 46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo: 47 Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn, 48 Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo. 49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas. 50 Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne. 19 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo. 2 Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon. 3 Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon. 4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili. 5 Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon. 6 Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego. 7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon. 8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj. 9 La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj. 10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj. 11 Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon. 12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj. 13 Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko. 14 Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. 20 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob. 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu. 3 Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela. 4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn. 6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte. 9 Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li. 21 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas! 2 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela. 3 Vi antauxvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro. 4 Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne. 5 Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin. 6 Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo. 7 CXar la regxo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. 8 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn. 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos. 10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj. 11 CXar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi. 12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn. 13 Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon. 22 1 Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? 2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. 3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael. 4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. 6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. 7 CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante: 8 Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin. 9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. 11 Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. 12 CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi. 13 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno. 15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. 18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas. 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min. 20 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo. 21 Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj. 22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. 24 CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li. 25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj. 26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne. 27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj. 28 CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj. 29 Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva. 30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio. 31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj. 23 1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo. 4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min. 5 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne. 24 1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. 2 CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto. 6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela. 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela. 25 1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. 2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi. 3 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense. 4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon. 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon. 6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam. 7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo! 8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon. 9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. 10 CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda. 12 Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti. 13 Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron. 14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili. 15 Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, CXar mi estas soleca kaj mizera. 17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min. 18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn. 19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas. 20 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas. 21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas. 22 Liberigu, ho Dio, Izraelon el cxiuj liaj suferoj. 26 1 De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos. 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron. 3 CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero. 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. 6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo, 7 Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn. 8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro. 9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj, 10 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subacxetaj donacoj. 11 Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min. 12 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon. 27 1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos. 3 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon. 4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon. 5 CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min. 6 Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon. 7 Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi. 8 De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas. 9 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo. 10 CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis. 11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn. 12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; CXar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco. 13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj! 14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo. 28 1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon. 2 Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro. 4 Redonu al ili laux iliaj faroj kaj laux iliaj malbonaj agoj; Laux la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas. 5 CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6 Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne. 29 1 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo. 3 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj. 4 La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx. 9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro. 10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne. 11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco. 30 1 Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. 2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis. 3 Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. 4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon. 5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego. 6 Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos. 7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis. 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis: 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron? 10 Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.