Hebrews

Esperanto(i) 1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn, 3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj; 4 farigxinte tiom pli granda ol la angxeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis. 5 CXar al kiu el la angxeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo? 6 Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras:Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio. 7 Kaj pri la angxeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; 8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn. 10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos. 13 Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? 14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?