Esperanto(i)
1 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
2 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.
3 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo.
6 Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.
7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
8 SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos.
9 GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.
10 Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.
11 Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.