Acts 16:9-13

Esperanto(i) 9 Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. 10 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion. 11 Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis; 12 kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj. 13 Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por pregxado; kaj ni sidigxis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj.