Esperanto(i)
2 Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
3 Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-
4 tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
5 Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.
6 Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?
7 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
8 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.
9 Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
10 Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante:
11 Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; cxar ili ne sekvis Min;
12 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min.
13 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, gxis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.
14 Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael.