Deuteronomy

Esperanto(i) 1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj HXacerot kaj Di-Zahab, 2 dek unu tagojn malproksime de HXoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadesx-Barnea. 3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili. 4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en Asxtarot kaj en Edrei; 5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi cxi tiun instruon, kaj diris: 6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur HXoreb jene:Suficxe vi logxis sur cxi tiu monto; 7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato. 8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili. 9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin; 10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo. 11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi! 12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon kaj viajn disputojn? 13 Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn. 14 Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari. 15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj. 16 Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. 17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos. 18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi devas fari. 19 Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea. 20 Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni; 21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu. 22 Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaux ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni. 23 Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo; 24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin. 25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. 26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio; 27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin; 28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis. 29 Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin; 30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj, 31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko. 32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion, 33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo. 34 Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj jxuris, dirante: 35 Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj; 36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis. 37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien; 38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon. 39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin. 40 Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro. 41 Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton. 42 Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj. 43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton. 44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma. 45 Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin. 46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.