Esperanto(i)
2 Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
3 Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.
4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.
6 Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.
7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.
8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.