1 Corinthians 10:6-12

Esperanto(i) 6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi. 8 Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj. 12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.