Numbers 32:26-29

Esperanto(i) 26 Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead; 27 sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras. 28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj; 29 kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon;