Hosea

Esperanto(i) 1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael. 2 Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea, la Eternulo diris al Hosxea:Iru, prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu infanojn malcxastajn, cxar la lando malcxastigxis for de la Eternulo. 3 Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon. 4 Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael. 5 En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel. 6 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li:Donu al sxi la nomon Lo-Ruhxama; cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon. 7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj. 8 Kiam sxi demamigis Lo-Ruhxaman, sxi gravedigxis kaj naskis filon. 9 Kaj Li diris:Donu al li la nomon Lo-Ami; cxar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi. 10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio. 11 Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.