Hebrews 9:22-10:14

Esperanto(i) 22 Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo. 23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol cxi tiuj. 24 CXar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la cxielon mem, por aperi antaux la vizagxo de Dio por ni; 25 nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la cxefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra; 26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. 27 Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo; 28 tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo. 10 1 CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. 2 CXar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj. 3 Sed en tiuj oferoj estas cxiujara rememorigo pri pekoj. 4 CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn. 5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi; 6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis. 7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio! 8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam. 11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj. 14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.