Esperanto(i)
22 Kaj Agripo diris al Festo:Volonte ankaux mi auxskultus tiun viron. Morgaux, li diris, vi lin auxskultos.
23 Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la auxditorion kun la cxefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Pauxlon.
24 Kaj Festo diris:Regxo Agripo, kaj cxiuj viroj, kiuj cxeestas kun ni, vi vidas cxi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaux cxi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
25 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj cxar li mem apelaciis al lia Imperiestra Mosxto, mi decidis sendi lin.
26 Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaux vin cxiujn, kaj precipe antaux vin, regxo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
27 CXar sxajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraux li metitajn.
26 1 Kaj Agripo diris al Pauxlo:Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Pauxlo, etendinte sian manon, responde pledis:
2 Mi min trovas felicxa, regxo Agripo, ke mi respondos antaux vi hodiaux rilate cxion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;
3 precipe cxar vi estas klera pri cxiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas cxe la Judoj; tial mi petegas vin auxskulti min pacience.
4 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, cxiuj Judoj scias,
5 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.
6 Kaj nun mi staras cxi tie jugxota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,
7 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho regxo!
8 Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraux la nomo de Jesuo, la Nazaretano.
10 Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis.
11 Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.