Acts 25:1-3

Esperanto(i) 1 Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem. 2 Kaj la cxefpastro kaj la cxefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraux Pauxlo, kaj lin instigis, 3 petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.