Esperanto(i)
30 CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.
31 Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
32 Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.
33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.
34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.