Numbers 35:30 Cross References - Esperanto

30 CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.

Numbers 35:16

16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

Deuteronomy 17:6-7

6 Laux la akuzo de du atestantoj aux tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laux la akuzo de unu atestanto. 7 La mano de la atestantoj estu sur li plej antauxe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Deuteronomy 19:15

15 Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.

Matthew 18:16

16 Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita.

John 7:51

51 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras?

John 8:17-18

17 Estas ja skribite en via legxo, ke la atesto de du homoj estas vera. 18 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.

2 Corinthians 13:1

1 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.

1 Timothy 5:19

19 Kontraux presbitero ne akceptu denuncon krom cxe du aux tri atestantoj.

Hebrews 10:28

28 Tiu, kiu malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri atestantoj;

Revelation 11:3

3 Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakajxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.