Deuteronomy Cross References - Esperanto

1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj HXacerot kaj Di-Zahab, 2 dek unu tagojn malproksime de HXoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadesx-Barnea. 3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili. 4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en Asxtarot kaj en Edrei; 5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi cxi tiun instruon, kaj diris: 6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur HXoreb jene:Suficxe vi logxis sur cxi tiu monto; 7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato. 8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili. 9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin; 10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo. 11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi! 12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon kaj viajn disputojn? 13 Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn. 14 Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari. 15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj. 16 Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. 17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos. 18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi devas fari. 19 Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea. 20 Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni; 21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu. 22 Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaux ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni. 23 Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo; 24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin. 25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. 26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio; 27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin; 28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis. 29 Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin; 30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj, 31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko. 32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion, 33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo. 34 Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj jxuris, dirante: 35 Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj; 36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis. 37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien; 38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon. 39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin. 40 Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro. 41 Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton. 42 Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj. 43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton. 44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma. 45 Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin. 46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.

Genesis 21:21

21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

Numbers 10:12

12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

Numbers 11:35

35 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al HXacerot kaj restis en HXacerot.

Numbers 12:16

16 Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.

Numbers 13:3

3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj.

Numbers 13:26

26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.

Numbers 32:5

5 Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.

Numbers 32:19

19 Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan.

Numbers 32:32

32 Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.

Numbers 33:17-18

17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en HXacerot. 18 Kaj ili eliris el HXacerot kaj haltis tendare en Ritma.

Numbers 34:15

15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan, oriente, sur la flanko de sunlevigxo.

Numbers 35:14

14 Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifugxo ili estu.

Deuteronomy 33:2

2 Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

Joshua 9:1

1 Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,

Joshua 9:10

10 kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot.

Joshua 22:4

4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

Joshua 22:7

7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.

1 Samuel 25:1

1 Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.

Habakkuk 3:3

3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

Exodus 3:1

1 Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.

Leviticus 2:14

14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktajxoj.

Leviticus 9:23

23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.

Numbers 20:17-21

17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

Numbers 32:8

8 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.

Deuteronomy 1:44

44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma.

Deuteronomy 2:4

4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.

Deuteronomy 2:8

8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

Deuteronomy 9:23

23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon.

Joshua 14:6

6 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.

Numbers 20:1

1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.

Numbers 33:38

38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

Deuteronomy 4:1-2

1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. 2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.

Numbers 21:21-35

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, por diri: 22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn. 23 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj. 26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon. 30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba. 31 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Deuteronomy 2:26-3:11

26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante:

Joshua 12:2-6

2 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga; 4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei, 5 kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon. 6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

Joshua 13:10-12

10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa; 12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.

Nehemiah 9:22

22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

Psalms 135:11

11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn.

Psalms 136:19-20

19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco;

Deuteronomy 4:8

8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?

Deuteronomy 17:18-19

18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj; 19 kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin;

Deuteronomy 31:9

9 Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.

Deuteronomy 32:46

46 tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Exodus 17:6

6 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

Exodus 19:1-2

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. 2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.

Numbers 10:11-13

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto. 12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran. 13 Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

Deuteronomy 5:2

2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur HXoreb.

Genesis 15:16-21

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon. 17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj. 18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

Exodus 23:31

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

Numbers 34:3-12

3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente; 4 kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon; 5 kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro. 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta. 7 Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor; 8 de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad; 9 kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda. 10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam; 11 de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente; 12 kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe.

Deuteronomy 11:11

11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon;

Deuteronomy 11:24

24 CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj.

Joshua 1:4

4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

Joshua 10:40

40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.

Joshua 11:16-17

16 Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Gosxen kaj la malaltajxon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun gxia bazo; 17 de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

Joshua 24:15

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

2 Samuel 8:3

3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

1 Chronicles 5:9

9 Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.

1 Chronicles 18:3

3 Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

Amos 2:9

9 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.

Genesis 12:7

7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

Genesis 13:14-15

14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

Genesis 15:16

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

Genesis 15:18

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:

Genesis 17:7-8

7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi. 8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

Genesis 22:16-18

16 kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. 18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

Genesis 26:3-4

3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham. 4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;

Genesis 28:13-14

13 Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

Exodus 18:18

18 Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.

Numbers 11:11-14

11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min? 12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.

Numbers 11:17

17 Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.

Genesis 15:5

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

Genesis 22:17

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 28:14

14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

Exodus 12:37

37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.

Exodus 32:13

13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

Numbers 1:46

46 la nombro de cxiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.

Deuteronomy 10:22

22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.

Deuteronomy 28:62

62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.

1 Chronicles 27:23

23 Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

Nehemiah 9:23

23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

Genesis 26:4

4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;

Genesis 49:25

25 La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.

Numbers 6:27

27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

Numbers 22:12

12 Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.

2 Samuel 24:3

3 Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?

1 Chronicles 21:3

3 Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael?

Psalms 115:14

14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.

Exodus 18:13-16

13 La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero. 14 Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero? 15 Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.

Numbers 11:11-15

11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min? 12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi. 15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

Deuteronomy 1:9

9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin;

1 Kings 3:7-9

7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

Psalms 89:19

19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.

2 Corinthians 2:16

16 al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?

2 Corinthians 3:5

5 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

Exodus 18:21

21 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.

Numbers 11:16-17

16 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi. 17 Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.

Acts 1:21-23

21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22 komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo. 23 Kaj ili starigis du:Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.

Acts 6:2-6

2 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la discxiploj, diris:Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi cxe tabloj. 3 Tial elsercxu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de sagxo, kiujn ni difinos por tiu afero. 4 Sed ni persistos en pregxado kaj la servado de la Vorto. 5 Kaj tiu diro placxis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Prohxoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antiohxia; 6 tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte, metis sur ilin la manojn.

Exodus 18:25-26

25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

Numbers 31:14

14 Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.

Deuteronomy 16:18

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.

1 Samuel 8:12

12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;

1 Samuel 17:18

18 kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.

1 Samuel 22:7

7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj?

Ephesians 4:11

11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

Exodus 22:21

21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Exodus 23:2-3

2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero. 3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.

Exodus 23:7-9

7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon. 8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj. 9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Leviticus 19:15

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

Leviticus 24:22

22 La sama jugxo estu cxe vi cxu por fremdulo, cxu por indigxeno; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

Numbers 27:19

19 kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj;

Deuteronomy 10:18-19

18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. 19 Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Deuteronomy 16:18-19

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa. 19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Deuteronomy 24:14

14 Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:

Deuteronomy 27:11

11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:

Deuteronomy 31:14

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen alproksimigxis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj starigxu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj starigxis en la tabernaklo de kunveno.

2 Samuel 23:3

3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.

2 Chronicles 19:6-10

6 Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado. 7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj. 8 Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem. 9 Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro: 10 en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.

Psalms 58:1

1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?

John 7:24

24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

1 Thessalonians 2:11

11 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

1 Timothy 5:21

21 Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antauxjugxo, farante nenion pro partieco.

1 Timothy 6:17

17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

Exodus 18:22

22 Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

Exodus 18:26

26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

Exodus 23:6-7

6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero. 7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

Deuteronomy 10:17

17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

Deuteronomy 16:19

19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Deuteronomy 17:8-10

8 Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon. 10 Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.

Deuteronomy 24:17

17 Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.

1 Samuel 12:3-4

3 Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.

1 Samuel 16:7

7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

2 Samuel 14:14

14 CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.

1 Kings 21:8-14

8 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.

2 Chronicles 19:6

6 Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.

Job 22:6-9

6 Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn; 7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; 8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi; 9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

Job 29:11-17

11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

Job 31:13-16

13 CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi? 14 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? 15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin. 16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

Job 31:34

34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.

Psalms 82:3-4

3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

Proverbs 22:22-23

22 Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa; Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego; 23 CXar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.

Proverbs 24:23

23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.

Proverbs 29:25

25 Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.

Jeremiah 1:17

17 Kaj vi zonu viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne tremigu vin antaux ili.

Jeremiah 5:28-29

28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras. 29 CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?

Amos 5:11-12

11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. 12 CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.

Micah 2:1-3

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon. 3 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

Micah 3:1-4

1 Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron; 2 tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la karnon de iliaj ostoj. 3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono: 4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

Micah 7:3-4

3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn. 4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

Mark 12:14

14 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

Luke 20:21

21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:

Acts 10:34-35

34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35 sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.

Romans 2:11

11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

Ephesians 6:9

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

Colossians 3:25

25 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

1 Thessalonians 2:4

4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

James 2:1-5

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. 2 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro; 3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo; 4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj? 5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

James 2:9

9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.

1 Peter 1:17

17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

Deuteronomy 4:5

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

Deuteronomy 4:40

40 Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.

Deuteronomy 12:28

28 Observu kaj obeu cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj placxa antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 12:32

32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Acts 20:20

20 kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,

Acts 20:27

27 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.

Deuteronomy 1:2

2 dek unu tagojn malproksime de HXoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadesx-Barnea.

Deuteronomy 8:15

15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;

Deuteronomy 32:10

10 Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.

Jeremiah 2:6

6 Kaj ili ne diris:Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu logxis?

Deuteronomy 1:7-8

7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato. 8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili.

Numbers 13:30

30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki.

Numbers 14:8-9

8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

Deuteronomy 20:1

1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

Joshua 1:6

6 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Psalms 27:1-3

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos. 3 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

Psalms 46:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

Psalms 46:7

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 46:11

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 43:1-2

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

Luke 12:32

32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

Hebrews 13:6

6 Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

Numbers 13:1-20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael; 14 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi. 16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili:Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18 kaj rigardu la landon, kia gxi estas; kaj la popolon, kiu logxas en gxi, cxu gxi estas forta aux malforta, cxu gxi estas malgrandnombra aux grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu gxi sidas, cxu gxi estas bona aux malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj gxi logxas, cxu en tendaroj aux en fortikajxoj; 20 kaj kia estas la tero, cxu gxi estas grasa aux malgrasa, cxu estas sur gxi arboj aux ne estas; kaj estu kuragxaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturigxado de vinberoj.

Numbers 13:3-33

3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael; 14 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi. 16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili:Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18 kaj rigardu la landon, kia gxi estas; kaj la popolon, kiu logxas en gxi, cxu gxi estas forta aux malforta, cxu gxi estas malgrandnombra aux grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu gxi sidas, cxu gxi estas bona aux malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj gxi logxas, cxu en tendaroj aux en fortikajxoj; 20 kaj kia estas la tero, cxu gxi estas grasa aux malgrasa, cxu estas sur gxi arboj aux ne estas; kaj estu kuragxaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturigxado de vinberoj. 21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj; 28 sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie. 29 Amalek logxas en la suda parto de la lando, kaj la HXetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki. 31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

Numbers 13:21-27

21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

Joshua 2:1-2

1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie. 2 Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

Numbers 14:1-4

1 Tiam tumultigxis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto. 2 Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni mortus en cxi tiu dezerto! 3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.

Psalms 106:24-25

24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

Isaiah 63:10

10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.

Acts 7:51

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.

Exodus 16:3

3 Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.

Exodus 16:8

8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

Numbers 14:3

3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?

Numbers 21:5

5 Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

Deuteronomy 9:28

28 por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.

Psalms 106:25

25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

Matthew 25:24

24 Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris:Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne dissxutis;

Luke 19:21

21 cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.

Exodus 15:15

15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.

Deuteronomy 9:1-2

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo, 2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak?

Deuteronomy 20:8

8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru:Kiu estas timema kaj senkuragxa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuragxigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.

Joshua 2:9

9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;

Joshua 2:11

11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

Joshua 2:24

24 Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas timon antaux ni.

Joshua 11:22

22 Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.

Joshua 14:8

8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.

Joshua 15:14

14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.

Judges 1:10

10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.

Judges 1:20

20 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

2 Samuel 21:16-22

16 Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael. 18 Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

Isaiah 13:7

7 Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas.

Ezekiel 21:7

7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Exodus 7:1-25

1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj. 5 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono. 8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento. 11 Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel. 12 CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 14 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon. 16 Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis. 17 Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon. 18 Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj. 20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon. 21 Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta. 22 Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 23 Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion. 24 Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero. 25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

Exodus 14:14

14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

Exodus 14:25

25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

Exodus 15:1-27

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron. 2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos. 3 La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo. 4 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro. 5 Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono. 6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon. 7 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon. 8 De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro. 9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano. 10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca. 11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn? 12 Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero. 13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo. 14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo. 15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan. 16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris. 17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj. 18 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne. 19 CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro. 20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante. 21 Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron. 22 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto SXur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. 23 Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara. 24 Kaj la popolo ekmurmuris kontraux Moseo, dirante:Kiam ni trinkos? 25 Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis. 26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto. 27 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la akvo.

Deuteronomy 3:22

22 Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.

Deuteronomy 20:1-4

1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 2 Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo, tiam elpasxu la pastro kaj parolu al la popolo; 3 kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili; 4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

Joshua 10:42

42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.

1 Samuel 17:45-46

45 Sed David diris al la Filisxto:Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. 46 Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.

2 Chronicles 14:11-12

11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.

2 Chronicles 32:8

8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

Nehemiah 4:20

20 tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.

Psalms 78:11-13

11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. 12 Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan. 13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

Psalms 78:43-51

43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan; 44 Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki. 45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis; 46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj; 47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto; 48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo; 49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj. 50 Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; 51 Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam.

Psalms 105:27-36

27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn. 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj. 32 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.

Isaiah 8:9-10

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Romans 8:31

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

Romans 8:37

37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Exodus 16:1-17

1 Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta. 2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3 Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato. 4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne. 5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage. 6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni? 8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon. 10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12 Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio. 13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro. 14 Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi. 16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo. 17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.

Exodus 19:4

4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

Numbers 11:11-12

11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min? 12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?

Numbers 11:14

14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.

Deuteronomy 32:10-12

10 Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo. 11 Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj. 12 La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.

Nehemiah 9:12-23

12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis. 22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan. 23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

Psalms 78:14-28

14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro; 15 Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo; 16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn. 17 Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto; 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico; 19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo? 21 Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael; 22 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon. 23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo; 24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege. 26 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; 28 Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj.

Psalms 105:39-41

39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

Isaiah 40:11

11 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

Isaiah 46:3-4

3 Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro. 4 Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

Isaiah 63:9

9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

Hosea 11:3-4

3 Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas. 4 Per sxnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon.

Acts 13:18

18 Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.

2 Chronicles 20:20

20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

Psalms 78:22

22 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.

Psalms 106:24

24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.

Isaiah 7:9

9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Hebrews 3:12

12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;

Hebrews 3:18-19

18 Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

Jude 1:5

5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciigxis pri cxio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.

Exodus 13:21-22

21 Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte. 22 Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

Exodus 14:19-20

19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili; 20 kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

Exodus 14:24

24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

Exodus 40:34-38

34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 36 Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn. 37 Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo. 38 CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.

Numbers 9:15-22

15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaux aspekto de fajro gxis la mateno. 16 Tiel estis cxiam:nubo gxin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto. 17 Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj. 18 Laux la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare. 19 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmovigxadis. 20 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis. 21 Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis. 22 Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.

Numbers 10:11-12

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto. 12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

Numbers 10:33

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

Numbers 14:14

14 kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;

Nehemiah 9:12

12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

Psalms 77:20

20 Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.

Psalms 78:14

14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

Psalms 105:39

39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto.

Isaiah 4:5-6

5 Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio honora estos sxirmo. 6 Kaj estos tendo, por ombri kontraux la varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux malbona vetero kaj pluvo.

Ezekiel 20:6

6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj.

Zechariah 2:5

5 Sed Mi estos por gxi fajra murego cxirkauxe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de gxi.

Numbers 14:22-30

22 cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon, 23 ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin. 25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro. 26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 27 GXis kiam cxi tiu malbona komunumo murmuros kontraux Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux Mi, Mi auxdis. 28 Diru al ili:Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi: 29 en cxi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el cxiuj viaj kalkulitoj, laux via tuta kalkulo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraux Mi, 30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Numbers 32:8-13

8 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon. 9 Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo. 10 Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante: 11 Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; cxar ili ne sekvis Min; 12 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min. 13 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, gxis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.

Deuteronomy 2:14-15

14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo. 15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.

Psalms 95:11

11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Ezekiel 20:15

15 Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj;

Hebrews 3:8-11

8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn. 10 Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Numbers 13:6

6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune;

Numbers 14:24

24 Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin.

Numbers 26:65

65 CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Numbers 32:12

12 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min.

Numbers 34:19

19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;

Joshua 14:6-14

6 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea. 7 Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco. 8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion. 9 Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion. 10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj. 11 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri. 12 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo. 13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon. 14 Tial HXebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.

Judges 1:12-15

12 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon. 13 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon. 14 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi? 15 Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

Numbers 20:12

12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.

Numbers 27:13-14

13 Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron; 14 cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

Deuteronomy 3:23-26

23 Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante: 24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? 25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon. 26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio.

Deuteronomy 4:21

21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;

Deuteronomy 34:4

4 Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

Psalms 106:32-33

32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

Exodus 17:9-14

9 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto. 11 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno. 13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo.

Exodus 24:13

13 Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.

Exodus 33:11

11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne forigxadis el la tabernaklo.

Numbers 13:8

8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun;

Numbers 13:16

16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo.

Numbers 14:30

30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Numbers 14:38

38 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.

Numbers 27:18-23

18 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo. 22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo; 23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

Deuteronomy 3:28

28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.

Deuteronomy 31:7-8

7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

Deuteronomy 31:23

23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

Joshua 1:1

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:

Joshua 1:6-9

6 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili. 7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros. 8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson. 9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

1 Samuel 16:22

22 Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.

Proverbs 22:29

29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.

Numbers 14:31

31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.

Isaiah 7:15-16

15 Buteron kaj mielon li mangxos, gxis li povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon. 16 Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.

Jonah 4:11

11 kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?

Romans 9:11

11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),

Ephesians 2:3

3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

Numbers 14:25

25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro.

Numbers 14:39-45

39 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malgxojis. 40 Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis. 41 Sed Moseo diris:Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos. 42 Ne iru, cxar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaux viaj malamikoj. 43 CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi. 44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro. 45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

Numbers 22:34

34 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.

Proverbs 19:3

3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.

Leviticus 26:17

17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

Numbers 14:41-43

41 Sed Moseo diris:Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos. 42 Ne iru, cxar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaux viaj malamikoj. 43 CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.

Joshua 7:8-13

8 Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj? 9 Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo? 10 Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere? 11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn. 12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi. 13 Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.

1 Samuel 4:2

2 Kaj la Filisxtoj starigis siajn vicojn kontraux Izrael, kaj la batalo vastigxis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filisxtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.

1 Samuel 4:10

10 Kaj la Filisxtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris cxiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.

Isaiah 30:17

17 De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi cxiuj forkuros, gxis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.

Isaiah 59:1-2

1 Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu. 2 Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu.

Hosea 9:12

12 Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.

Numbers 14:44

44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro.

Romans 8:7-8

7 cxar la intereso de la karno estas malamikeco kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne povas obei; 8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas placxi al Dio.

Numbers 14:45

45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

Numbers 21:3

3 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma.

Deuteronomy 28:25

25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.

Deuteronomy 32:30

30 Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?

Psalms 118:12

12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Isaiah 7:18

18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;

Psalms 78:34

34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;

Hebrews 12:17

17 CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.

Numbers 14:34

34 Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.

Numbers 20:22

22 Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.

Judges 11:16-17

16 cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx; 17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.