Psalms 27:1-3

Esperanto(i) 1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos. 3 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.