Exodus 16:1-17

Esperanto(i) 1 Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta. 2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3 Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato. 4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne. 5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage. 6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni? 8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon. 10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12 Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio. 13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro. 14 Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi. 16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo. 17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.