Numbers 13:2-15

Esperanto(i) 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael; 14 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi.