Esperanto(i)
1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.
2 Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.
3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo;
4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj.
5 Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan.
6 Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis.