Esperanto(i)
1 Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;
2 cxar ili diris:Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.
3 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.
4 Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo?
5 CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi.
6 Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi.
7 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas.
8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.
9 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.
10 Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili.
11 Kaj auxdinte, ili gxojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li sercxis, kiamaniere oportune transdoni lin.
12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon?
13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo;
14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?
15 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni.