Psalms 64:2-6

Esperanto(i) 2 SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj, Kontraux la amaso de krimuloj, 3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn, 4 Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas. 5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos? 6 Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.