Esperanto(i)
15 Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.
16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;
17 kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
18 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.
19 Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.
20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.
22 Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
23 CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.
24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
26 Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.
28 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!
29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.
30 CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.
31 Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.