Ecclesiastes 5:10-16

Esperanto(i) 10 Kiu amas monon, tiu ne satigxos per mono; kaj kiu amas ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon:ankaux cxi tio estas vantajxo. 11 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj? 12 Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon dormi. 13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro. 14 Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano. 15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. 16 Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?