Job 37:2-11

Esperanto(i) 2 Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo. 3 Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero. 4 Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo. 5 Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan. 6 Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj. 7 Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron. 8 La sovagxa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia logxejo. 9 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo. 10 De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo. 11 La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo dissxutas Lian lumon.