Jeremiah 34:1-35:19

Esperanto(i) 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj cxiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj cxiuj popoloj militis kontraux Jerusalem kaj kontraux cxiuj gxiaj urboj: 2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, regxo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kaj li forbruligos gxin per fajro; 3 kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon. 4 Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo; 5 vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo. 6 Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, regxo de Judujo, cxiujn tiujn vortojn en Jerusalem, 7 dum la militistaro de la regxo de Babel militis kontraux Jerusalem, kaj kontraux cxiuj restintaj urboj de Judujo, kontraux Lahxisx kaj kontraux Azeka; cxar ili restis ankoraux el la fortikajxaj urboj de Judujo. 8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la regxo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon; 9 ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco. 10 Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis. 11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj. 12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante: 14 En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon. 15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaux Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo; 16 sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. 17 Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero. 18 Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaux Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj: 19 la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido; 20 Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero. 21 Kaj Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kiu foriris de vi. 22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo, kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en gxi logxos. 35 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo: 2 Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon. 3 Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de HXabacinja, kaj liajn fratojn kaj cxiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Rehxabidoj; 4 kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la cxambron de la filoj de HXanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la cxambro de la princoj, super la cxambro de Maaseja, filo de SXalum, gardisto de pordego. 5 Kaj mi starigis antaux la filoj de la domo de la Rehxabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili:Trinku vinon. 6 Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, cxar nia patro Jonadab, filo de Rehxab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne; 7 kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinbergxardenon ne plantu kaj ne posedu, sed logxu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi logxas fremdule. 8 Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab, filo de Rehxab, en cxio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj, 9 kaj ne konstruante domojn por nia logxado, kaj ne havante por ni vinbergxardenon, nek kampon, nek semadon; 10 sed ni logxas en tendoj, kaj obeas, kaj faras cxion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab. 11 Kaj kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, venis kontraux la landon, ni diris:Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la HXaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem. 12 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la logxantoj de Jerusalem:CXu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo. 14 Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Rehxab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas gxis nun, cxar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min. 15 Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min. 16 La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min. 17 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne auxskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis. 18 Sed al la domo de la Rehxabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis cxiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al cxio, kion li rekomendis al vi, 19 pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab, filo de Rehxab, viro, staranta antaux Mi.