Esperanto(i)
9 Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaux Levi, la ricevanto de dekonajxoj, donis dekonajxon;
10 cxar li estis ankoraux en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.
11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laux la maniero de Aaron?
12 CXar kiam la pastraro sxangxigxas, necese ankaux farigxas sxangxo de legxo.