Hebrews 11:8-12

Esperanto(i) 8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10 cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio. 11 Per la fido ankaux Sara mem ricevis kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis la Promesinton fidela; 12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.