Esperanto(i)
40 Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.
17 1 Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;
2 kaj laux sia kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,
3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj relevigxi el la mortintoj, kaj dirante:CXi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
4 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortigxis kun Pauxlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la cxefaj virinoj ne malmultaj.
5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.