Lamentations 5 Cross References - Esperanto

1 Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron! 2 Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj. 3 Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj. 4 Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago. 5 Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al ni ripozi. 6 Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano. 7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj. 8 Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj. 9 Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto. 10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato. 11 La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo. 12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis. 13 La junuloj devas porti muelsxtonojn; La knaboj falas sub la lignosxargxoj. 14 La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas. 15 Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron. 16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis! 17 Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj: 18 Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta, Ke vulpoj vagas sur gxi. 19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio, 20 Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo? 21 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa. 22 CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

Nehemiah 1:3

3 Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.

Nehemiah 1:8

8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;

Nehemiah 4:4

4 Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;

Job 7:7

7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

Job 10:9

9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

Psalms 44:13-16

13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj; 14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon. 15 CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon, 16 Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.

Psalms 74:10-11

10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon? 11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.

Psalms 79:4

4 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

Psalms 79:12

12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

Psalms 89:50-51

50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj, 51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.

Psalms 123:3-4

3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo. 4 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

Jeremiah 15:15

15 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj vengxu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.

Lamentations 1:20

20 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi, cxar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

Lamentations 2:15

15 Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero?

Lamentations 2:20

20 Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

Lamentations 3:19

19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.

Lamentations 3:61

61 Vi auxdis ilian insultadon, ho Eternulo, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi,

Habakkuk 3:2

2 Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

Luke 23:42

42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.

Deuteronomy 28:30-68

30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn. 31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo. 34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj. 39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon. 42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin. 52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi. 61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Psalms 79:1-2

1 Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn. 2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

Isaiah 1:7

7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

Isaiah 5:17

17 Tiam la sxafidoj pasxtigxos en bona ordo, kaj fremduloj mangxos tion, kio restos de la fortuloj.

Isaiah 63:18

18 Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.

Jeremiah 6:12

12 Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaux la kampoj kaj la edzinoj; cxar Mi etendos Mian manon sur la logxantojn de la lando, diras la Eternulo.

Ezekiel 7:21

21 Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin.

Ezekiel 7:24

24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.

Zephaniah 1:13

13 Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.

Exodus 22:24

24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

Jeremiah 15:8

8 Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.

Jeremiah 18:21

21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

Hosea 14:3

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

Deuteronomy 28:48

48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.

Isaiah 3:1

1 CXar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo;

Ezekiel 4:9-17

9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj sxutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kusxos sur via flanko:dum tricent nauxdek tagoj mangxu gxin. 10 Kaj vian mangxajxon, kiun vi mangxos, uzu lauxpeze, po dudek sikloj cxiutage; de tempo al tempo mangxu gxin. 11 Kaj akvon trinku lauxmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo. 12 En formo de hordeaj platkukoj mangxu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaux iliaj okuloj. 13 Kaj la Eternulo diris:Tiele la Izraelidoj mangxados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos. 14 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon. 15 Kaj Li diris al mi:Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataux ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon. 16 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni mangxos panon lauxpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos lauxmezure kaj kun afliktoj; 17 cxar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumigxos pro sia malpieco.

Deuteronomy 28:65-66

65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo.

Nehemiah 9:36-37

36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi. 37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

Jeremiah 27:2

2 Tiele diras al mi la Eternulo:Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;

Jeremiah 27:8

8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, gxis Mi ekstermos ilin per lia mano.

Jeremiah 27:11-12

11 Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur gxia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi gxin kaj logxi sur gxi. 12 Kaj al Cidkija, regxo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome:Metu vian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.

Jeremiah 28:14

14 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.

Lamentations 1:14

14 Kunplektigxis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas levigxi.

Lamentations 4:19

19 Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

Matthew 11:29

29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

Acts 15:10

10 Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?

Genesis 24:2

2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

2 Kings 10:15

15 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.

Isaiah 30:1-6

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko, 2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo! 3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro. 4 CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson. 5 CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro. 6 Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

Isaiah 31:1-3

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

Isaiah 57:9

9 Oleita vi pilgrimis al la regxo, uzis multe da aromajxoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltigxis gxis SXeol.

Jeremiah 2:18

18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato?

Jeremiah 2:36

36 Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

Jeremiah 44:12-14

12 Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto. 13 Kaj Mi punos tiujn, kiuj logxas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto. 14 Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

Jeremiah 50:15

15 Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.

Ezekiel 17:18

18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.

Hosea 5:13

13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

Hosea 7:11

11 Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo:ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.

Hosea 9:3

3 Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.

Hosea 12:1

1 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

Genesis 42:13

13 Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.

Genesis 42:36

36 Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!

Exodus 20:5

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

Job 7:8

8 Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

Job 7:21

21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

Jeremiah 14:20

20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi.

Jeremiah 16:12

12 kaj vi agas ankoraux pli malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne auxskultante Min;

Jeremiah 31:15

15 Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama, gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn, ne volas konsoligxi pri siaj infanoj, cxar ili forestas.

Jeremiah 31:29

29 En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis;

Ezekiel 18:2

2 Kial vi uzas cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis?

Zechariah 1:5

5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?

Matthew 23:32-36

32 Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. 33 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena? 34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; 35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. 36 Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion.

Genesis 9:25

25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.

Deuteronomy 28:43

43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.

Nehemiah 2:19

19 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?

Nehemiah 5:15

15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

Job 5:4

4 Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

Job 10:7

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

Psalms 7:2

2 Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

Psalms 50:22

22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

Proverbs 30:22

22 Sklavon, kiam li farigxis regxo; Malsagxulon, kiam li tro satigxis de pano;

Isaiah 43:13

13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

Hosea 2:10

10 Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

Zechariah 11:6

6 Pro tio Mi ne plu indulgos la logxantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn cxiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia regxo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.

Judges 6:11

11 Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.

2 Samuel 23:17

17 kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

Jeremiah 40:9-12

9 Kaj Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, jxuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante:Ne timu servi al la HXaldeoj, restu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj tiam estos al vi bone. 10 Mi restas en Micpa, por ke mi povu starigxi antaux la vizagxo de la HXaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis. 11 Ankaux cxiuj Judoj, kiuj estis cxe la Moabidoj, cxe la Amonidoj, cxe la Edomidoj, kaj en cxiuj landoj, auxdis, ke la regxo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan. 12 Kaj cxiuj tiuj Judoj revenis de cxiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.

Jeremiah 41:1-10

1 En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa. 2 Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando. 3 Kaj cxiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la HXaldeojn, kiuj tie trovigxis, la militistojn, Isxmael mortigis. 4 En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraux sciis pri tio, 5 venis viroj el SXehxem, el SXilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj, kun trancxoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo. 6 Kaj Isxmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili:Iru al Gedalja, filo de Ahxikam. 7 Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Isxmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, bucxis ilin kaj jxetis en kavon. 8 Tamen trovigxis inter ili dek homoj, kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin, cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj. 9 La kavo, en kiun Isxmael jxetis cxiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la regxo Asa kontraux Baasxa, regxo de Izrael; gxin Isxmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj. 10 Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo, kiu estis en Micpa, la regxidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Ahxikam; ilin kaptis Isxmael, filo de Netanja, kaj li pretigxis, por transiri al la Amonidoj.

Jeremiah 41:18

18 for de la HXaldeoj; cxar ili timis ilin pro tio, ke Isxmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiun la regxo de Babel estrigis super la lando.

Jeremiah 42:14

14 dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne auxdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:

Jeremiah 42:16

16 tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.

Ezekiel 12:18-19

18 Ho filo de homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun cxagreno kaj zorgoj. 19 Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj.

Job 30:30

30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

Psalms 119:83

83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

Lamentations 3:4

4 Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.

Lamentations 4:8

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

Deuteronomy 28:30

30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn.

Isaiah 13:16

16 Iliaj infanoj estos frakasitaj antaux iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.

Zechariah 14:2

2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.

Isaiah 47:6

6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

Jeremiah 39:6-7

6 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis. 7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.

Jeremiah 52:10-11

10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.

Jeremiah 52:25-27

25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

Lamentations 2:10

10 Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

Lamentations 4:16

16 La vizagxo de la Eternulo ilin disjxetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejagxulojn ili ne kompatis.

Exodus 1:11

11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

Exodus 2:11

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.

Exodus 11:5

5 Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.

Exodus 23:5

5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.

Judges 16:21

21 Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

Nehemiah 5:1-5

1 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux siaj fratoj, la Judoj. 2 Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu. 3 Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato. 4 Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn; 5 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.

Job 31:10

10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

Isaiah 47:2

2 Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.

Isaiah 58:6

6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;

Matthew 23:4

4 Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.

Deuteronomy 16:18

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.

Job 29:7-17

7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris; 9 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon; 10 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato. 11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

Job 30:1

1 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;

Job 30:31

31 Mia harpo farigxis plendilo, Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj.

Isaiah 3:2-3

2 heroon kaj militiston, jugxiston kaj profeton, auxguriston kaj plejagxulon, 3 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.

Isaiah 24:7-11

7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj. 8 CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo. 9 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj. 10 Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri. 11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.

Jeremiah 7:34

34 Kaj Mi cxesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino; cxar la lando farigxos dezerto.

Jeremiah 16:9

9 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi forigos de cxi tiu loko antaux viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino.

Jeremiah 25:10

10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.

Lamentations 1:4

4 La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.

Lamentations 1:19

19 Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la urbo, Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.

Ezekiel 26:13

13 Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata.

Revelation 18:22

22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;

Psalms 30:11

11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

Amos 6:4-7

4 kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo; 5 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David; 6 kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef: 7 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.

Amos 8:10

10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.

James 4:9-10

9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon. 10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Job 19:9

9 Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.

Psalms 89:39

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

Proverbs 14:34

34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.

Isaiah 3:9-11

9 La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon. 10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj. 11 Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

Jeremiah 2:17

17 Vi jam mem tion faris al vi, cxar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.

Jeremiah 2:19

19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 4:18

18 Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

Jeremiah 13:18

18 Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.

Lamentations 1:1

1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

Lamentations 1:8

8 Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.

Lamentations 1:18

18 Justa Li estas, la Eternulo, cxar mi malobeis Liajn vortojn. Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

Lamentations 2:1

1 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.

Lamentations 4:13

13 Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj.

Ezekiel 7:17-22

17 CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo. 18 Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj. 19 Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj. 20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili. 21 Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin. 22 Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.

Ezekiel 21:26

26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos.

Ezekiel 22:12-16

12 Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado de sango, kiu estis meze de vi. 14 CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros. 15 Kaj Mi disjxetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon. 16 Kaj vi humiligos vin antaux la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

2 Peter 2:4-6

4 CXar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la jugxo; 5 kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; 6 kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;

Revelation 2:10

10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

Revelation 3:11

11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

Leviticus 26:36

36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

Deuteronomy 28:65

65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

Job 17:7

7 Mia okulo mallumigxis de cxagreno, Kaj cxiuj miaj membroj farigxis kiel ombro.

Psalms 6:7

7 Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

Psalms 31:9

9 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

Psalms 69:3

3 Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

Isaiah 1:5

5 Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

Isaiah 38:14

14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!

Jeremiah 8:18

18 Mia malgxojo estas super cxiuj malgxojoj, mia koro en mi doloras.

Jeremiah 46:5

5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.

Lamentations 1:13

13 De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi ekregis en ili; Li etendis reton antaux miaj piedoj, renversis min malantauxen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.

Lamentations 1:22

22 Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.

Lamentations 2:11

11 Konsumigxis de larmoj miaj okuloj, sxvelis miaj internajxoj, Elversxigxis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la filino de mia popolo, Kiam infanoj kaj sucxinfanoj senfortigxis de malsato sur la stratoj de la urbo.

Ezekiel 21:7

7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 21:15

15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu cxe cxiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel gxi brilas, kiel akrigita gxi estas por la bucxado!

Micah 6:13

13 tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.

1 Kings 9:7-8

7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj. 8 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?

Psalms 74:2-3

2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis. 3 Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

Isaiah 32:13-14

13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo. 14 CXar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikajxoj kaj turoj farigxos por cxiam anstatauxajxo de kavernoj, gxojloko por sovagxaj azenoj, pasxtigxejo por brutaroj;

Jeremiah 9:11

11 Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu logxanto.

Jeremiah 17:3

3 CXu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj cxiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altajxojn pro la pekoj en cxiuj viaj limoj.

Jeremiah 26:9

9 Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.

Jeremiah 52:13

13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

Lamentations 2:8-9

8 La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de Cion; Li eltiris la mezursxnuron, ne detenis Sian manon de ekstermado; Li funebrigis la fortikajxon kaj muregon, ambaux havas nun mizeran aspekton. 9 Enprofundigxis en la teron gxiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis gxiajn riglilojn; GXia regxo kaj gxiaj princoj estas inter la nacioj; La legxoj jam ne ekzistas, kaj gxiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.

Micah 3:12

12 Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.

Deuteronomy 33:27

27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.

Psalms 9:7

7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo.

Psalms 10:16

16 La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

Psalms 29:10

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

Psalms 45:6

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Psalms 90:2

2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

Psalms 102:12

12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

Psalms 102:25-27

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. 27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

Psalms 145:13

13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

Psalms 146:10

10 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!

Daniel 2:44

44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne.

Daniel 7:14

14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

Daniel 7:27

27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

Habakkuk 1:12

12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

1 Timothy 1:17

17 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

1 Timothy 6:15-16

15 kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj, 16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

Hebrews 1:8-12

8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn. 10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

Revelation 1:4

4 Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono;

Revelation 1:8

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Revelation 1:17-18

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Psalms 13:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?

Psalms 44:24

24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

Psalms 74:1

1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?

Psalms 77:7-10

7 CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros? 8 CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj? 9 CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela. 10 Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo.

Psalms 79:5

5 GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

Psalms 85:5

5 CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio?

Psalms 89:46

46 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

Psalms 94:3-4

3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? 4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj.

Isaiah 64:9-12

9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo. 10 Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino. 11 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj. 12 CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

Jeremiah 14:19-21

19 CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron. 20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi. 21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.

1 Kings 18:37

37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

Psalms 80:3

3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

Psalms 80:7

7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

Psalms 80:19

19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

Psalms 85:4

4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni.

Jeremiah 31:4

4 Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.

Jeremiah 31:18

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

Jeremiah 31:23-25

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto! 24 Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj. 25 CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.

Jeremiah 32:39-40

39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili. 40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.

Jeremiah 33:10

10 Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras, ke gxi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj-

Jeremiah 33:13

13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.

Ezekiel 11:19-20

19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan, 20 por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Ezekiel 36:25-27

25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin. 26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan. 27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Ezekiel 36:37

37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.

Zechariah 8:3-6

3 Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta. 4 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la agxo. 5 Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj. 6 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en cxi tiu tempo tio sxajnas ne ebla, cxu tio estas ne ebla ankaux en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 3:4

4 Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antauxaj.

Psalms 44:9

9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

Psalms 60:1-2

1 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin. 2 Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.

Isaiah 64:9

9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.

Jeremiah 15:1-5

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru. 2 Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon. 3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi. 4 Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de HXizkija, regxo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem. 5 CXar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktigxos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?

Ezekiel 37:11

11 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekigxis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.

Hosea 1:6

6 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li:Donu al sxi la nomon Lo-Ruhxama; cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.