Jeremiah 44:12-14

Esperanto(i) 12 Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto. 13 Kaj Mi punos tiujn, kiuj logxas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto. 14 Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.