Psalms 44:13-16

Esperanto(i) 13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj; 14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon. 15 CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon, 16 Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.