John 7 Cross References - Esperanto

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin. 2 La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis. 3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta. 7 La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj. 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis. 9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo. 10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete. 11 La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas? 12 Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason. 13 Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj. 14 Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. 15 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte? 16 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem. 18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li. 19 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min? 20 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21 Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio. 22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? 24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon. 25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? 26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo? 27 Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. 29 Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis. 30 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis. 31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, cxu li faros pli multe da signoj, ol cxi tiu faris? 32 La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. 33 Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. 34 Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. 35 Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros, ke ni lin ne trovos? cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn? 36 Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni? 37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita. 40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis? 43 Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso. 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn. 45 Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj? 48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto. 53 Kaj cxiu iris al sia domo;

Matthew 10:23

23 Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.

Matthew 21:38

38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.

Luke 13:31-33

31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin. 32 Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. 33 Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.

John 1:19

19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas?

John 4:3

3 li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.

John 4:54

54 CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

John 5:16-18

16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. 17 Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras. 18 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

John 7:19

19 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min?

John 7:25

25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?

John 8:37

37 Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, cxar mia vorto ne progresas en vi.

John 8:40

40 Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi auxdis de Dio; tion Abraham ne faris.

John 10:39-40

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano. 40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.

John 11:53-54

53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi. 54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

Acts 10:38

38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.

Exodus 23:16-17

16 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo. 17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.

Leviticus 23:34-43

34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo. 35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron. 37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago; 38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo. 39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo. 40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj. 41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin. 42 En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj; 43 por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Numbers 29:12-38

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu; 14 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj; 15 kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj; 16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 17 Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 18 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj. 20 Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 21 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 23 Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 26 Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 29 Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 32 Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

Deuteronomy 16:13-16

13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;

1 Kings 8:2

2 Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato.

1 Kings 8:65

65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.

2 Chronicles 7:9-10

9 Kaj en la oka tago ili faris festofermon, cxar la inauxguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj. 10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

Ezra 3:4

4 Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;

Nehemiah 8:14-18

14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato, 15 kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj, por fari lauxbojn, kiel estas skribite. 16 Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de Efraim. 17 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda gxojo. 18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.

Zechariah 14:16-19

16 CXiuj restintoj el cxiuj nacioj, kiuj venis kontraux Jerusalemon, venados cxiujare, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de lauxboj. 17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. 18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de lauxboj. 19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de lauxboj.

Genesis 37:5-11

5 Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli. 6 Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis: 7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo. 8 Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj. 9 Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi. 10 Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero? 11 Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.

Genesis 37:20

20 nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni jxetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovagxa besto lin formangxis; kaj ni vidos, kio farigxos el liaj songxoj.

1 Samuel 17:28

28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.

Jeremiah 12:6

6 CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.

Matthew 12:46

46 Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.

Matthew 22:16-17

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj. 17 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

Mark 3:31

31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.

Luke 8:19

19 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.

John 7:5

5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li.

John 7:10

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete.

Acts 2:14

14 Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj cxiuj logxantaj en Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn vortojn.

1 Kings 22:13

13 La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

Proverbs 18:1-2

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo. 2 Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.

Matthew 4:6

6 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

Matthew 6:1-2

1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo. 2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Matthew 6:5

5 Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Matthew 6:16

16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Matthew 23:5

5 Sed cxiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; cxar ili largxigas siajn filakteriojn kaj grandigas la frangxojn de siaj vestoj,

Luke 6:45

45 Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.

John 18:20

20 Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

Acts 2:4-12

4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. 5 Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo. 6 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio. 12 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas?

Micah 7:5-6

5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; 6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

Mark 3:21

21 Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas.

John 1:11-13

11 Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12 Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13 kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.

John 7:3

3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras.

Psalms 102:13

13 Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

Ecclesiastes 3:1-15

1 Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno; 2 estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon; 3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui; 4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci; 5 estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de cxirkauxbrakado; 6 estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti; 7 estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli; 8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. 9 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras? 10 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi. 11 CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino. 12 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo. 13 Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. 14 Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. 15 Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas pasintajxon.

Matthew 26:18

18 Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj.

John 2:4

4 Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

John 7:8

8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis.

John 7:30

30 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis.

John 8:20

20 Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, cxar lia horo ankoraux ne venis.

John 13:1

1 Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.

John 17:1

1 Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;

Acts 1:7

7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.

1 Kings 21:20

20 Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

1 Kings 22:8

8 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

Proverbs 8:36

36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

Proverbs 9:7-8

7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata. 8 Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos.

Proverbs 15:12

12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al sagxuloj li ne iras.

Isaiah 29:21

21 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraux jugxopetanto cxe la pordego kaj trompe forpusxas justulon.

Isaiah 49:7

7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

Jeremiah 20:8

8 CXar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.

Amos 7:7-13

7 Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano. 8 Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin; 9 kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam. 10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn; 11 cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando. 12 Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu; 13 sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.

Zechariah 11:8

8 Kaj mi forigis tri pasxtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaux ilia animo deturnis sin de mi.

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Luke 6:26

26 Ve, kiam cxiuj homoj parolos bone pri vi! cxar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.

Luke 11:39-54

39 Kaj la Sinjoro diris al li:Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. 40 Malsagxuloj! cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux la internon? 41 Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura. 42 Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi. 43 Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. 44 Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias. 45 Kaj unu el la legxistoj responde diris al li:Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas. 46 Kaj li diris:Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la sxargxojn. 47 Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. 48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. 49 Tial ankaux diris la sagxo de Dio:Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; 50 por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio, 51 de la sango de Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi:GXi estos postulita el cxi tiu generacio. 52 Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn. 53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54 insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.

John 3:19

19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj.

John 15:18-19

18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.

John 15:23-25

23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron. 25 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.

John 17:14

14 Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, cxar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

Acts 5:28-33

28 dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. 29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn. 30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo. 31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj. 32 Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas. 33 Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin.

Acts 7:51-54

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi. 52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj; 53 vi, kiuj ricevis la legxon, kiel anoncitan per angxeloj, sed gxin ne observis. 54 Kaj auxdante tion, ili kolerigxis en la koro, kaj grincigis kontraux li siajn dentojn.

Romans 8:7

7 cxar la intereso de la karno estas malamikeco kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne povas obei;

Galatians 4:16

16 CXu mi do per verdirado farigxis al vi malamiko?

James 4:4

4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.

1 John 3:12-13

12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? CXar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj. 13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.

1 John 4:5

5 Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laux la mondo, kaj la mondo ilin auxskultas.

Revelation 11:5-11

5 Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita. 6 Ili havas la povon fermi la cxielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por sxangxi ilin en sangon, kaj frapi la teron per cxia plago cxiufoje, kiam ili volos. 7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. 8 Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux ilia Sinjoro estis krucumita. 9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon. 10 Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero. 11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.

John 7:6

6 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta.

John 8:30

30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li.

John 11:6-7

6 Kaj kiam li sciigxis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraux du tagojn en la loko, kie li estis. 7 Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon.

1 Corinthians 2:15-16

15 Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu. 16 CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

Psalms 26:8

8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Isaiah 42:2-3

2 Li ne krios nek bruos, kaj ne auxdigos sur la stratoj sian vocxon. 3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

Amos 5:13

13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.

Matthew 3:15

15 Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.

Matthew 10:16

16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

John 11:54

54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

Galatians 4:4

4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

John 11:56

56 Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo?

Matthew 10:25

25 Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!

Matthew 16:13-16

13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? 14 Kaj ili diris:Laux iuj:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Jeremia, aux unu el la profetoj. 15 Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? 16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.

Matthew 21:46

46 Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

Matthew 27:63

63 dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.

Luke 7:16

16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

Luke 18:19

19 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

Luke 23:47

47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.

Luke 23:50

50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa

John 6:14

14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

John 7:25-27

25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? 26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo? 27 Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.

John 7:32

32 La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.

John 7:40-43

40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis? 43 Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso.

John 7:47

47 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj?

John 7:52

52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

John 9:16

16 Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.

John 10:19-21

19 Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas? 21 Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

Acts 11:24

24 cxar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldonigxis al la Sinjoro.

Romans 5:7

7 CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.

Philippians 2:14

14 CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,

Proverbs 29:25

25 Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.

John 3:2

2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

John 9:22

22 Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.

John 9:34

34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

John 12:42-43

42 Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43 cxar ili sxatis la lauxdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

John 19:38

38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

John 20:19

19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

Galatians 2:12-13

12 CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. 13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco.

2 Timothy 2:9-13

9 en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. 11 Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li; 12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos; 13 se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.

Revelation 2:13

13 Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.

Numbers 29:12-13

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu;

Numbers 29:17

17 Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

Numbers 29:20

20 Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

Numbers 29:23-40

23 Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 26 Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 29 Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 32 Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj. 40 Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

Haggai 2:7-9

7 Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj, kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. 8 Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. 9 La gloro de cxi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antauxa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur cxi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 3:1

1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 21:12

12 Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis cxiujn vendantojn kaj acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj, kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;

Matthew 26:55

55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

Luke 19:47

47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi,

John 5:14

14 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.

John 7:2

2 La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis.

John 7:28

28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

John 7:37

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

John 8:2

2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidigxis, kaj instruadis ilin.

Amos 7:14-15

14 Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn; 15 sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

Matthew 7:28-29

28 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado; 29 cxar li instruis ilin, kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.

Matthew 13:54

54 Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris:De kie cxi tiu viro havas tian sagxecon kaj la potencajxojn?

Matthew 22:22

22 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.

Matthew 22:33

33 Kaj kiam la homamaso tion auxdis, ili miregis pro lia instruado.

Mark 6:2-3

2 Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj? 3 CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.

Luke 2:47

47 kaj cxiuj, kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.

Luke 4:22

22 Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?

John 7:46

46 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo.

Acts 2:7-13

7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio. 12 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas? 13 Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.

Acts 4:11-12

11 Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. 12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Acts 26:24

24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.

John 3:11

11 Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.

John 3:31

31 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj.

John 5:23-24

23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.

John 5:30

30 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

John 6:38-40

38 CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago. 40 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 6:44

44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 8:28

28 Jesuo do diris:Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.

John 12:49-50

49 CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

John 14:10

10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.

John 14:24

24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

John 17:8

8 cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.

Revelation 1:1

1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,

Psalms 25:8-9

8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon. 9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

Psalms 25:12

12 Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

Psalms 25:14

14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili.

Psalms 119:10

10 Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj.

Psalms 119:101-102

101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton. 102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.

Isaiah 35:8

8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.

Jeremiah 31:33-34

33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Daniel 12:10

10 Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.

Hosea 6:3

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

Micah 4:2

2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Malachi 4:2

2 Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

Matthew 6:22

22 La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.

Luke 8:15

15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.

John 1:46-49

46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu. 47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48 Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael!

John 8:31-32

31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj; 32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

John 8:43

43 Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas auxdi mian vorton.

John 8:47

47 Kiu estas de Dio, tiu auxskultas la vortojn de Dio; vi ne auxskultas, cxar vi ne estas el Dio.

Acts 10:1-6

1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante. 3 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio. 4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio. 5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6 li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.

Acts 11:13-14

13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos.

Acts 17:11

11 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.

Philippians 3:15-16

15 CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi; 16 sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

Exodus 32:10-13

10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo. 11 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraux Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano? 12 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo. 13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

Numbers 11:29

29 Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.

Proverbs 25:27

27 Ne bone estas mangxi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas sercxi sian gloron.

Matthew 6:9

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

John 3:26-30

26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li. 27 Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo. 28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li. 29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis. 30 Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi.

John 5:41

41 De homoj mi ne prenas gloron.

John 8:49-50

49 Jesuo respondis:Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras. 50 Sed mi ne sercxas mian gloron:estas Unu, kiu sercxas kaj jugxas.

John 8:54

54 Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;

John 11:4

4 Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.

John 12:28

28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros.

John 13:31-32

31 Kiam li eliris, Jesuo diris:Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; 32 kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.

John 17:4-5

4 Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

1 Corinthians 10:31-33

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. 32 Ne metu faligilon, cxu por Judoj, aux por Grekoj, aux por la eklezio de Dio; 33 tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.

Galatians 6:12-14

12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidigxi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. 13 CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno. 14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

Philippians 2:3-5

3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; 4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj. 5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo, 6 nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo.

1 Peter 4:11

11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

Exodus 24:2-3

2 Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li. 3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.

Deuteronomy 1:17

17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

Deuteronomy 33:4

4 Instruon transdonis al ni Moseo, Heredajxon por la komunumo de Jakob.

Psalms 2:1-6

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn! 4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin. 5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: 6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Matthew 12:14

14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Matthew 23:2-4

2 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la segxo de Moseo: 3 cxion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laux iliaj faroj, cxar ili ordonas, sed ne faras. 4 Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.

Mark 3:4

4 Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.

Mark 3:6

6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

John 1:17

17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

John 5:16

16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

John 5:18

18 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

John 5:45

45 Ne pensu, ke mi akuzos vin antaux la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas.

John 7:1

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin.

John 9:28-29

28 Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo. 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

John 10:31-32

31 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?

John 10:39

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

John 11:53

53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

Acts 7:38

38 Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;

Romans 2:12-13

12 CXar cxiu, kiu pekis sen legxo, ankaux pereos sen legxo; kaj cxiu, kiu pekis sub legxo, estos jugxata per legxo; 13 cxar ne la auxskultantoj de legxo estos justaj antaux Dio, sed la plenumantoj de legxo estos pravigitaj

Romans 2:17-29

17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio, 18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo, 19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero; 21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas? 22 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn? 23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo? 24 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite. 25 CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido. 26 Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido? 27 kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon? 28 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno; 29 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.

Romans 3:10-23

10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu; 11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion; 12 CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu; 13 Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj; 14 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico; 15 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon; 16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj; 17 Kaj vojon de paco ili ne konas; 18 Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio. 19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio; 20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko. 21 Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj; 22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo; 23 cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;

Galatians 3:19

19 Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.

Galatians 6:13

13 CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno.

Hebrews 3:3-5

3 CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto. 4 CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio. 5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota;

Matthew 11:18-19

18 CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon. 19 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.

Matthew 12:24

24 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

Mark 3:21-22

21 Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas. 22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.

Mark 3:30

30 cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

John 8:48

48 La Judoj respondis kaj diris al li:CXu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?

John 8:52

52 La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

John 10:20

20 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas?

John 5:2-11

2 En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. 3 En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; 4 cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis. 5 Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. 6 Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana? 7 La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi. 8 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago. 10 La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. 11 Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru.

John 7:23

23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?

Genesis 17:10-14

10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata. 11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi. 12 Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro. 13 Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna. 14 Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.

Leviticus 12:3

3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

Romans 4:9-11

9 CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto. 10 Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido; 11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;

Galatians 3:17

17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.

Matthew 12:2

2 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj discxiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.

Matthew 12:5

5 Kaj cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?

John 5:8-9

8 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

John 5:14-16

14 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. 15 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. 16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

Leviticus 19:15

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

Deuteronomy 1:16-17

16 Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. 17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

Deuteronomy 16:18-19

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa. 19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Psalms 58:1-2

1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj? 2 Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

Psalms 82:2

2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.

Psalms 94:20-21

20 CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo? 21 Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

Proverbs 17:15

15 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.

Proverbs 24:23

23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.

Isaiah 5:23

23 kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!

Isaiah 11:3-4

3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.

John 8:15

15 Vi jugxas laux la karno; mi jugxas neniun.

James 2:1

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

James 2:4

4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj?

James 2:9

9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.

John 7:10-11

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete. 11 La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas?

Psalms 40:9-10

9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

Psalms 71:15-16

15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli. 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.

Proverbs 28:1

1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

Isaiah 42:4

4 Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Isaiah 50:7-8

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

Luke 7:30

30 Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.

John 7:48

48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj?

John 11:47-53

47 Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn; 48 se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. 49 Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion, 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio. 53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

John 12:42

42 Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;

Acts 4:13

13 Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.

Ephesians 6:19-20

19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

Philippians 1:14

14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

2 Timothy 1:7-8

7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. 8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,

Isaiah 11:1

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.

Isaiah 53:8

8 De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.

Jeremiah 23:5

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero.

Jeremiah 30:21

21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo.

Micah 5:2

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

Matthew 2:5-6

5 Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene: 6 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

Matthew 13:54-57

54 Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris:De kie cxi tiu viro havas tian sagxecon kaj la potencajxojn? 55 CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56 Kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas? 57 Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.

Mark 6:3

3 CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.

John 6:42

42 Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo?

John 7:15

15 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte?

John 7:41-42

41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis?

John 9:29

29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

Acts 8:33

33 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero.

1 Samuel 2:12

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,

Psalms 9:10

10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

Proverbs 2:3-5

3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

Jeremiah 9:6

6 Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

Jeremiah 31:34

34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Hosea 4:1

1 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

Hosea 5:4

4 Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.

Hosea 6:3-6

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron. 4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas. 5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo. 6 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

Matthew 2:23

23 kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

Matthew 11:27

27 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

Luke 2:4

4 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,

Luke 2:11

11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

Luke 2:39

39 Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

Luke 2:51

51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

Luke 10:22

22 CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

John 1:46

46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.

John 3:33

33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.

John 5:32

32 Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi.

John 5:43

43 Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.

John 7:14

14 Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

John 8:14

14 Jesuo respondis kaj diris al ili:Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; cxar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.

John 8:16

16 Tamen, ecx se mi jugxas, mia jugxo estas vera; cxar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.

John 8:19

19 Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron.

John 8:26

26 Mi havas multon por diri kaj jugxi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi auxdis de Li, mi parolas al la mondo.

John 8:42

42 Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.

John 8:54-55

54 Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio; 55 kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

John 10:36

36 cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio?

John 12:49

49 CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.

John 14:31

31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.

John 16:3

3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

John 17:25

25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj cxi tiuj scias, ke Vi min sendis;

Acts 17:23

23 CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.

Romans 1:28

28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

Romans 3:4

4 Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

2 Corinthians 1:18

18 Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.

2 Corinthians 4:6

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

Titus 1:2

2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

1 John 2:3-4

3 Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn. 4 Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;

1 John 5:10

10 Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.

John 1:18

18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

John 3:16-17

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

John 6:46

46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.

John 8:55

55 kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

John 10:15

15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj.

John 13:3

3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

John 16:27-28

27 cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio. 28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

John 17:18

18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaux mi ilin sendis en la mondon.

John 17:25-26

25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj cxi tiuj scias, ke Vi min sendis; 26 kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraux konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

1 John 1:2

2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);

1 John 4:9

9 Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.

1 John 4:14

14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

Psalms 76:10

10 CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

Isaiah 46:10

10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Mark 11:18

18 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

Luke 19:47-48

47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48 kaj ne trovis, kion fari, cxar la tuta popolo tre atente auxskultis lin.

Luke 20:19

19 Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.

Luke 22:53

53 Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

John 7:44-46

44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn. 45 Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo.

John 8:59

59 Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.

John 9:4

4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.

John 10:31

31 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin.

John 11:9-10

9 Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo. 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo.

John 11:57

57 Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.

Matthew 11:3-6

3 por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian? 4 Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas: 5 blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata. 6 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

Matthew 12:23

23 Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David?

Luke 8:13

13 Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.

John 2:11

11 CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

John 2:23-24

23 Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,

John 4:39

39 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris.

John 6:2

2 Kaj granda homamaso lin sekvis, cxar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.

John 6:14-15

14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon. 15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.

John 8:30-32

30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li.

John 10:41-42

41 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li.

John 11:45

45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

John 12:11

11 cxar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

Acts 8:13

13 Kaj Simon mem ankaux kredis; kaj kiam li baptigxis, li forte aligxis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuzigxis.

James 2:26

26 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.

Matthew 12:23-24

23 Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David? 24 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

Matthew 23:13

13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi sxlosas la regnon de la cxielo kontraux la homoj; cxar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.

Luke 22:52-53

52 Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston? 53 Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

John 7:45-53

45 Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj? 48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto. 53 Kaj cxiu iris al sia domo;

John 11:47-48

47 Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn; 48 se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.

John 12:19

19 La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

John 18:3

3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj.

Acts 5:26

26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj.

Mark 16:19

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

John 12:35-36

35 Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras. 36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili.

John 13:33

33 Infanoj, ankoraux mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min sercxos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaux al vi mi nun diras.

John 14:19

19 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.

John 16:5

5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?

John 16:10

10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;

John 16:16-22

16 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos. 17 Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro? 18 Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos? 20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo. 21 Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon. 22 Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

John 16:28

28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

John 17:11

11 Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.

John 17:13

13 Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian gxojon gxis pleneco en si mem.

Proverbs 1:24-31

24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn: 31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.

Hosea 5:6

6 Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili.

Matthew 23:39

39 CXar mi diras al vi:De nun vi ne vidos min, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Luke 13:24-25

24 Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. 25 Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;

Luke 13:34-35

34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Luke 17:22-23

22 Kaj li diris al la discxiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos. 23 Kaj ili diros al vi:Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu;

John 8:21-24

21 Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni. 22 La Judoj do diris:CXu li sin mortigos? cxar li diras:Kien mi iras, tien vi ne povas veni. 23 Kaj li diris al ili:Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de cxi tiu mondo, mi ne estas de cxi tiu mondo. 24 Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; cxar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.

John 13:33-36

33 Infanoj, ankoraux mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min sercxos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaux al vi mi nun diras. 34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian. 35 Per tio cxiuj homoj scios, ke vi estas miaj discxiploj, se vi havos amon unu al alia. 36 Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.

John 14:3

3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.

John 14:6

6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

John 17:24

24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

Psalms 67:1-2

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela. 2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.

Psalms 98:2-3

2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon. 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

Isaiah 11:10

10 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

Isaiah 11:12

12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.

Isaiah 27:12-13

12 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero gxis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu. 13 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Isaiah 49:6

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

Zephaniah 3:10

10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.

Matthew 12:21

21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

Luke 2:32

32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

John 8:22

22 La Judoj do diris:CXu li sin mortigos? cxar li diras:Kien mi iras, tien vi ne povas veni.

John 12:20

20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj;

Acts 11:18

18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 13:46-48

46 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47 CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero. 48 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.

Acts 21:21

21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.

Acts 22:21

21 Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

Ephesians 3:8

8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

Colossians 1:27

27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;

1 Timothy 2:7

7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

2 Timothy 1:11

11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.

James 1:1

1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!

1 Peter 1:1

1 Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, paslogxantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio,

John 3:4

4 Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?

John 3:9

9 Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi?

John 6:41

41 La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo.

John 6:52

52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi?

John 6:60

60 Multaj do el liaj discxiploj, auxdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin auxskulti?

John 7:34

34 Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.

John 12:34

34 La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo?

John 16:17-18

17 Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro? 18 Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.

1 Corinthians 2:14

14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

Leviticus 23:36

36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.

Leviticus 23:39

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.

Numbers 29:35

35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

1 Kings 8:65-66

65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj. 66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

Nehemiah 8:18

18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.

Psalms 36:8-9

8 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas. 9 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Psalms 42:2

2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?

Psalms 63:1

1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

Psalms 143:6

6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

Proverbs 1:20

20 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj;

Proverbs 8:1

1 CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon?

Proverbs 8:3

3 Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:

Proverbs 9:3

3 GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo:

Song of Songs 5:1

1 Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

Isaiah 12:3

3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

Isaiah 40:2

2 Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.

Isaiah 40:6

6 Vocxo diras:Proklamu! sed li diras:Kion mi proklamu? CXiu karno estas herbo, kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto.

Isaiah 41:17-18

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

Isaiah 44:3

3 CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

Isaiah 55:1

1 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.

Isaiah 55:3

3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Isaiah 58:1

1 Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.

Jeremiah 2:2

2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.

Jeremiah 16:19

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

Amos 8:11-13

11 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por auxskultado de la vortoj de la Eternulo. 12 Kaj ili vagados de maro gxis maro, kaj de nordo gxis oriento ili migrados, por sercxi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos. 13 En tiu tago senfortigxos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,

Micah 6:9

9 La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin destinis.

Zechariah 9:15

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

Matthew 3:3

3 CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

Matthew 11:28

28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.

John 1:23

23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.

John 4:10

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 5:40

40 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

John 6:35

35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

John 6:37

37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.

John 6:55

55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo.

1 Corinthians 10:4

4 kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.

1 Corinthians 10:21

21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.

1 Corinthians 11:25

25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

1 Corinthians 12:13

13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

Ephesians 5:18

18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

Revelation 21:6

6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Revelation 22:1

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido,

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Deuteronomy 18:15

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

Job 32:18-19

18 CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas. 19 Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

Proverbs 10:11

11 La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.

Proverbs 18:4

4 La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero.

Isaiah 58:11

11 kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

Isaiah 59:21

21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

Ezekiel 47:1-12

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. 2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. 3 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezursxnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la maleoloj. 4 Kaj li mezuris ankoraux mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta gxis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraux mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la lumboj. 5 Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6 Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. 7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj. 8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo. 9 Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento. 10 Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe. 11 Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo. 12 Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

Zechariah 14:8

8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.

Galatians 5:22-23

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

Ephesians 5:9

9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

Deuteronomy 18:15-18

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu, 16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. 17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris. 18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.

Psalms 68:18

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

Proverbs 1:23

23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

Isaiah 32:15

15 gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.

Joel 2:28

28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.

Matthew 16:14

14 Kaj ili diris:Laux iuj:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Jeremia, aux unu el la profetoj.

Matthew 21:11

11 Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

Luke 3:16

16 Johano respondis al cxiuj, dirante:Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;

Luke 24:49

49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.

John 1:21

21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.

John 1:25

25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?

John 1:33

33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.

John 7:12

12 Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason.

John 12:16

16 Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.

John 12:23

23 Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

John 14:13

13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.

John 14:16-17

16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.

John 14:26

26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri cxio, kaj vin rememorigos pri cxio, kion mi diris al vi.

John 16:7

7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.

John 17:5

5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

John 20:22

22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton:

Acts 1:4-8

4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi; 5 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj. 6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato. 8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

Acts 2:4

4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

Acts 2:17

17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;

Acts 2:33

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

Acts 2:38

38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Acts 3:13

13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.

Acts 3:22-23

22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos. 23 Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun profeton, ekstermigxos el la popolo.

Acts 4:31

31 Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.

Romans 8:9

9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.

2 Corinthians 3:8

8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

Ephesians 1:13-14

13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14 kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

Ephesians 4:30

30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.

John 1:41

41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

John 1:49

49 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael!

John 4:25

25 La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.

John 4:29

29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?

John 4:42

42 kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

John 6:69

69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.

John 7:31

31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, cxu li faros pli multe da signoj, ol cxi tiu faris?

1 Samuel 16:1

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.

1 Samuel 16:4

4 Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas?

1 Samuel 16:11-13

11 Kaj Samuel diris al Jisxaj:CXu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj Samuel diris al Jisxaj:Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien. 12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li. 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.

1 Samuel 16:18

18 Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.

1 Samuel 17:58

58 Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.

Psalms 89:4

4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.

Psalms 132:11

11 La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

Matthew 1:1

1 La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

Matthew 2:5

5 Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:

John 7:27

27 Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.

Matthew 10:35

35 CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon;

Luke 12:51

51 CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon;

John 10:19

19 Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.

Acts 14:4

4 Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.

Acts 23:7-10

7 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis. 8 CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux. 9 Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo? 10 Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.

John 18:5-6

5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron.

Acts 18:10

10 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.

Acts 23:11

11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.

Acts 27:23-25

23 CXar en tiu nokto staris apud mi angxelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24 dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi. 25 Tial, viroj, kuragxu; cxar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.

Acts 5:21-27

21 Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. 22 Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis, 23 dirante:Ni ja trovis la malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun. 24 Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu afero. 25 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. 26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj. 27 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis,

John 7:26

26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo?

2 Kings 18:29

29 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.

2 Kings 18:32

32 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.

2 Chronicles 32:15

15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

John 9:27-34

27 Li respondis al ili:Mi jxus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove gxin auxdi? cxu vi ankaux volas farigxi liaj discxiploj? 28 Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo. 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30 La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindajxo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32 De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda. 33 Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari. 34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

2 Corinthians 6:8

8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

Jeremiah 5:4-5

4 Mi diris al mi:Eble ili estas malricxuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; 5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris la sxnurojn.

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

John 7:50

50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:

Acts 6:7

7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.

1 Corinthians 1:20

20 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?

1 Corinthians 1:22-28

22 CXar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon; 23 sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon; 24 sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio. 25 CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj. 26 CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn;

1 Corinthians 2:8

8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

Isaiah 5:21

21 Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si mem estas kompetentuloj!

Isaiah 28:14

14 Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.

Isaiah 29:14-19

14 tial Mi plue agos mirinde kun cxi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la sagxeco de gxiaj sagxuloj, kaj la kompetenteco de gxiaj kompetentuloj malaperos. 15 Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni? 16 Ho, via perverseco! CXu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? cxu faritajxo diras pri sia farinto:Li min ne faris? kaj cxu kreitajxo diras pri sia kreinto:Li ne estas kompetenta? 17 Sed jen baldaux, post mallonga tempo, Lebanon aliformigxos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro. 18 Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. 19 Kaj la mizeruloj havos grandan gxojon en la Eternulo, kaj la homoj malricxaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 65:5

5 kiuj diras:Iru for, ne alproksimigxu al mi, cxar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.

John 9:40

40 Kaj tion auxdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li:CXu ni ankaux estas blindaj?

1 Corinthians 1:20-21

20 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo? 21 CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

1 Corinthians 3:18-20

18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu. 19 CXar la sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. CXar estas skribite:Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; 20 kaj ankaux:La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj.

James 3:13-18

13 Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco. 14 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero. 15 CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona. 16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago. 17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. 18 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

John 3:1-2

1 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj; 2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

John 19:39

39 Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj.

Deuteronomy 17:6

6 Laux la akuzo de du atestantoj aux tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laux la akuzo de unu atestanto.

Deuteronomy 17:8-11

8 Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon. 10 Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi. 11 Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.

Deuteronomy 19:15-19

15 Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson. 16 Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo, 17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo; 18 kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton: 19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Proverbs 18:13

13 Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton.

Acts 23:3

3 Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu?

Genesis 19:9

9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.

Exodus 2:14

14 Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

1 Kings 22:24

24 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

Isaiah 9:1-2

1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. 2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Matthew 4:15-16

15 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj, 16 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

John 7:41

41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas?

Job 5:12-13

12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon. 13 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.

Psalms 33:10

10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.

Psalms 76:5

5 Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.