Romans 2:17-29

Esperanto(i) 17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio, 18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo, 19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero; 21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas? 22 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn? 23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo? 24 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite. 25 CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido. 26 Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido? 27 kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon? 28 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno; 29 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.