1 Samuel 16:11-13

Esperanto(i) 11 Kaj Samuel diris al Jisxaj:CXu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj Samuel diris al Jisxaj:Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien. 12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li. 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.