John 6 Cross References - Esperanto

1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias. 2 Kaj granda homamaso lin sekvis, cxar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. 3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj. 4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? 6 Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros. 7 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu. 8 Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9 CXi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10 Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidigxis, nombre cxirkaux kvin mil. 11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris. 12 Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu. 13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj. 14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon. 15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto. 16 Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro; 17 kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili. 18 Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis. 19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis. 20 Sed li diris al ili:GXi estas mi; ne timu. 21 Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis. 22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis 23 (venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) - 24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon. 25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis cxi tien? 26 Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis. 27 Laboru ne por la pereema nutrajxo, sed por la nutrajxo, kiu restas gxis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; cxar lin Dio, la Patro, sigelis. 28 Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29 Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis. 30 Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? 31 Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi. 32 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon. 33 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon. 35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos. 38 CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago. 40 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 41 La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo. 42 Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo? 43 Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi. 44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45 Estas skribite en la profetoj:Kaj cxiuj estos instruitaj de Dio. CXiu do, kiu auxdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. 46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron. 47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. 52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi? 53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo. 56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne. 59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum. 60 Multaj do el liaj discxiploj, auxdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin auxskulti? 61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin? 62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antauxe estis? 63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo. 64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos. 65 Kaj li diris:Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro. 66 CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri? 68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

Numbers 34:11

11 de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente;

Joshua 12:3

3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;

Matthew 4:18

18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.

Matthew 14:13-21

13 Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj. 14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. 15 Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon. 16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi. 17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj. 18 Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi. 19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj. 20 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21 Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Matthew 15:29

29 Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.

Mark 6:31-44

31 Kaj li diris al ili:Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. CXar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon ecx por mangxi. 32 Kaj ili foriris en la sxipeto al dezerta loko aparte. 33 Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin. 34 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon. 35 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua; 36 forsendu ilin, por ke ili iru en la cxirkauxajn kampojn kaj vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon. 37 Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi? 38 Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciigxinte, ili diris:Kvin, kaj du fisxojn. 39 Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo. 40 Kaj ili sidigxis en aroj, centope kaj kvindekope. 41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj. 42 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis. 43 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaux el la fisxoj. 44 Kaj tiuj, kiuj mangxis la panojn, estis kvin mil viroj.

Luke 5:1

1 Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;

Luke 9:10-17

10 Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida. 11 Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis. 12 Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko. 13 Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto. 14 CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek. 15 Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn. 16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason. 17 Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

John 6:23

23 (venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) -

John 21:1

1 Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

Matthew 4:24-25

24 Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. 25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

Matthew 8:1

1 Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.

Matthew 12:15

15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

Matthew 13:2

2 Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.

Matthew 14:14

14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

Matthew 15:30-31

30 Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; 31 tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.

Mark 6:33

33 Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.

John 2:11

11 CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

Matthew 14:23

23 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.

Luke 6:12-13

12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio. 13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj:

Luke 9:28

28 Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.

John 6:15

15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.

Exodus 12:6-14

6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos. 8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu. 9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj. 10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.

Leviticus 23:5

5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.

Leviticus 23:7

7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.

Deuteronomy 16:1

1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto.

John 2:13

13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

John 5:1

1 Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

John 11:55

55 Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi.

John 12:1

1 Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.

John 13:1

1 Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.

Matthew 14:14-15

14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. 15 Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.

Matthew 15:33

33 Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?

Mark 6:34-35

34 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon. 35 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;

Mark 8:2-4

2 Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi; 3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime. 4 Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto?

Luke 9:12-13

12 Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko. 13 Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.

John 1:43

43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min.

John 4:35

35 CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.

Genesis 22:1

1 Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.

Deuteronomy 8:2

2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

Deuteronomy 8:16

16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.

Deuteronomy 13:3

3 tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Deuteronomy 33:8

8 Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;

2 Chronicles 32:31

31 Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii cxion, kion li havis en sia koro.

Numbers 11:21-22

21 Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato! 22 CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili?

2 Kings 4:43

43 Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.

Matthew 18:28

28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi sxuldas.

Mark 6:37

37 Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi?

John 12:5

5 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj?

John 1:40-44

40 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro). 43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min. 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.

Deuteronomy 8:8

8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,

Deuteronomy 32:14

14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.

1 Kings 4:28

28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.

2 Kings 4:42-44

42 Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu. 43 Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos. 44 Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

2 Kings 7:1

1 Tiam diris Elisxa:Auxskultu la vorton de la Eternulo:tiele diras la Eternulo:Morgaux en cxi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario.

Psalms 78:19

19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto?

Psalms 78:41

41 Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.

Psalms 81:16

16 Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

Psalms 147:14

14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Ezekiel 27:17

17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.

Matthew 14:17

17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj.

Matthew 16:9

9 CXu vi ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?

Mark 6:38

38 Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciigxinte, ili diris:Kvin, kaj du fisxojn.

Mark 8:19

19 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du.

Luke 9:13

13 Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.

John 6:7

7 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu.

John 11:21

21 Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

John 11:32

32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

2 Corinthians 8:9

9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

Revelation 6:6

6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

Matthew 14:18-19

18 Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi. 19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

Matthew 15:35-36

35 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; 36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

Mark 6:39-41

39 Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo. 40 Kaj ili sidigxis en aroj, centope kaj kvindekope. 41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj.

Mark 8:6-7

6 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso. 7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux.

Luke 9:14-16

14 CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek. 15 Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn. 16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.

1 Samuel 9:13

13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.

Matthew 15:36

36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

Luke 24:30

30 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

Acts 27:35

35 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.

Romans 14:6

6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.

1 Corinthians 10:31

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

1 Thessalonians 5:18

18 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

1 Timothy 4:4-5

4 CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo, 5 cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.

Nehemiah 8:10

10 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.

Nehemiah 9:25

25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

Proverbs 18:9

9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.

Matthew 15:37-38

37 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38 Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Mark 8:8-9

8 Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.

Luke 1:53

53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

Luke 9:17

17 Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

Luke 15:13

13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado.

Luke 16:1

1 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.

1 Kings 7:15-16

15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.

2 Kings 4:2-7

2 Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo. 3 Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte. 4 Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin. 5 Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis. 6 Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis. 7 Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.

2 Chronicles 25:9

9 Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.

Proverbs 11:24-25

24 Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas. 25 Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.

2 Corinthians 9:8-9

8 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro; 9 kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.

Philippians 4:19

19 Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo.

Genesis 49:10

10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

Deuteronomy 18:15-18

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu, 16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. 17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris. 18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.

Matthew 11:3

3 por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

Matthew 21:11

11 Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

Luke 7:16

16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

Luke 24:19

19 Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;

John 1:21

21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.

John 4:19

19 La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.

John 4:25

25 La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.

John 4:42

42 kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

John 7:40

40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto.

Acts 3:22-24

22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos. 23 Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun profeton, ekstermigxos el la popolo. 24 Kaj cxiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antauxanoncis ankaux tiujn tagojn.

Acts 7:37

37 GXi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.

Matthew 14:22-33

22 Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason. 23 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola. 24 Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa. 25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. 26 Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. 27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu. 28 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. 29 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min. 31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? 32 Kaj kiam ili supreniris en la sxipeton, la vento cxesigxis. 33 Kaj tiuj, kiuj estis en la sxipeto, adorklinigxis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.

Mark 6:45-52

45 Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason. 46 Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi. 47 Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero. 48 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin; 49 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis; 50 cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu. 51 Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon; 52 cxar ili ne komprenis pri la panoj, cxar ilia koro estis sensenta.

Mark 11:9

9 Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;

Luke 19:38

38 dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto.

John 2:24-25

24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

John 5:41

41 De homoj mi ne prenas gloron.

John 6:3

3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj.

John 6:15-21

15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto. 16 Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro; 17 kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili. 18 Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis. 19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis. 20 Sed li diris al ili:GXi estas mi; ne timu. 21 Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis.

John 7:3-4

3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.

John 12:12-15

12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13 prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite: 15 Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.

John 18:36

36 Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Mark 6:45

45 Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.

John 2:12

12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

John 4:46

46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.

John 6:24-25

24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon. 25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis cxi tien?

Psalms 107:25

25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn:

Psalms 135:7

7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

Matthew 14:24

24 Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.

Job 9:8

8 Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;

Psalms 29:10

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

Psalms 93:4

4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.

Ezekiel 27:26

26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.

Jonah 1:13

13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.

Matthew 14:25-26

25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. 26 Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.

Mark 6:47-49

47 Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero. 48 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin; 49 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis;

Luke 24:13

13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.

Luke 24:36-39

36 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi. 37 Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. 38 Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj? 39 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.

John 11:18

18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj;

John 14:18

18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.

Revelation 14:20

20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

Revelation 21:16

16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.

Psalms 35:3

3 Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 41:14

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 43:1-2

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

Isaiah 44:8

8 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

Matthew 14:27-31

27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu. 28 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. 29 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min. 31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

Mark 6:50

50 cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

Mark 16:6

6 Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!

Revelation 1:17-18

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Psalms 24:7-10

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.

Song of Songs 3:4

4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.

Mark 6:51

51 Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon;

Revelation 3:20

20 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi.

Matthew 14:22

22 Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.

John 6:2

2 Kaj granda homamaso lin sekvis, cxar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.

John 6:1

1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.

John 6:11-12

11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris. 12 Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu.

Matthew 14:34

34 Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret.

Mark 1:37

37 kaj ili trovis lin, kaj diris al li:CXiuj vin sercxas.

Mark 6:53

53 Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret, kaj alligis la sxipeton.

Luke 8:40

40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.

John 6:17

17 kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili.

John 6:59

59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.

John 7:11

11 La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas?

John 18:4-5

4 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas? 5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.

John 20:15

15 Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

Matthew 23:7

7 kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.

John 1:38-39

38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas? 39 Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo.

Psalms 78:37

37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

Psalms 106:12-14

12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron. 13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon. 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

Ezekiel 33:31

31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidigxas antaux vi, kaj auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; cxar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj busxoj, kaj ilia koro celas nur profiton.

John 3:3

3 Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

John 3:5

5 Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

John 6:24

24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.

John 6:30

30 Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?

John 6:47

47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.

John 6:53

53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.

John 6:64

64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.

Acts 8:18-21

18 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, 19 kaj diris:Donu ankaux al mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. 20 Sed Petro diris al li:Via argxentajxo iru kun vi en pereon, cxar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. 21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, cxar via koro ne estas rekta antaux Dio.

Romans 16:18

18 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

Philippians 2:21

21 CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.

Philippians 3:19

19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn.

1 Timothy 6:5

5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.

James 4:3-4

3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. 4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.

Psalms 2:7

7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

Psalms 40:7

7 Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi.

Proverbs 2:2-6

2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio. 6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.

Ecclesiastes 5:11-16

11 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj? 12 Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon dormi. 13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro. 14 Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano. 15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. 16 Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?

Ecclesiastes 6:7

7 CXiuj laboroj de homo estas por lia busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.

Isaiah 11:1-3

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj. 2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Isaiah 55:2

2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

Isaiah 61:1-3

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj, 2 por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia Dio, por konsoli cxiujn malgxojulojn, 3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Jeremiah 15:16

16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Habakkuk 2:13

13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.

Matthew 3:17

17 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Matthew 6:19

19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;

Matthew 6:31-33

31 Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu? 32 CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion. 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Matthew 8:20

20 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

Matthew 17:5

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

Mark 1:11

11 kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Mark 9:7

7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.

Luke 3:22

22 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

Luke 4:18-21

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, 19 Por proklami favorjaron de la Eternulo. 20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.

Luke 9:35

35 Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu.

Luke 10:40-42

40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu. 41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.

John 1:33-34

33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.

John 3:33

33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.

John 4:13-14

13 Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos; 14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 5:36-37

36 Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; cxar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis. 37 Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon.

John 6:28-29

28 Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29 Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.

John 6:40

40 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 6:51

51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

John 6:54

54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 6:58

58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.

John 6:68

68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

John 8:18

18 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.

John 10:28

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

John 10:37-38

37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

John 11:25-26

25 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. CXu vi tion kredas?

John 11:42

42 Kaj mi sciis, ke Vi cxiam auxskultas min; sed pro la cxirkauxstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.

John 14:6

6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

John 15:24

24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron.

John 17:2

2 kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.

Acts 2:22

22 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,

Acts 10:38

38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.

Romans 4:11

11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;

Romans 6:23

23 CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

1 Corinthians 6:13

13 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

1 Corinthians 7:29-31

29 Sed la jenon mi diras, fratoj:La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaux ili ne havus; 30 kaj la plorantoj, kvazaux ne plorantaj; kaj la gxojantoj, kvazaux ne gxojantaj; kaj la acxetantoj, kvazaux ne posedantaj; 31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.

1 Corinthians 9:2

2 Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.

1 Corinthians 9:24-27

24 CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. 25 Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. 26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron; 27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

2 Corinthians 4:18

18 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

Galatians 5:6

6 CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

Philippians 2:13

13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

Colossians 1:29

29 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

Colossians 2:22

22 pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?

Colossians 3:2

2 Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn.

1 Thessalonians 1:3

3 memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro;

2 Timothy 2:19

19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

Hebrews 4:11

11 Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo.

Hebrews 12:16

16 por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.

James 1:11

11 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.

1 Peter 1:24

24 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto;

2 Peter 1:17

17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

2 Peter 3:11-14

11 CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco, 12 atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidigxos? 13 Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco. 14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco, senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li.

Deuteronomy 5:27

27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.

Jeremiah 42:3-6

3 Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari. 4 Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi auxdis; jen mi pregxos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj cxion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kasxos antaux vi. 5 Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni; 6 cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

Jeremiah 42:20

20 Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

Micah 6:7-8

7 CXu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? 8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Matthew 19:16

16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris:Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?

Luke 10:25

25 Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

Acts 2:37

37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?

Acts 9:6

6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

Acts 16:30

30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?

Deuteronomy 18:18-19

18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li. 19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.

Psalms 2:12

12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Mark 16:16

16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

John 3:16-18

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

John 3:36

36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

John 5:39

39 Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;

Acts 16:31

31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.

Acts 22:14-16

14 Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo. 15 CXar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi vidis kaj auxdis. 16 Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.

Romans 4:4-5

4 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo. 5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.

Romans 9:30-31

30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31 sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon.

Romans 10:3-4

3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio. 4 CXar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas.

Hebrews 5:9

9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;

1 John 3:23

23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

1 John 5:1

1 CXiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskigxis el Dio; kaj cxiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaux la naskiton el Li.

Exodus 4:8

8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo.

1 Kings 13:3

3 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:CXi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas sur gxi, dissxutigxos.

1 Kings 13:5

5 Kaj la altaro disfendigxis, kaj la cindro de la altaro dissxutigxis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laux la ordono de la Eternulo.

Isaiah 5:19

19 al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!

Isaiah 7:11-14

11 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre. 12 Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon. 13 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion? 14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

Matthew 12:38-39

38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi. 39 Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona;

Matthew 16:1-4

1 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo. 2 Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperigxas, vi diras:Estos bona vetero, cxar la cxielo rugxigxas; 3 kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La vizagxon de la cxielo vi povas jugxi, sed la signojn de la tempo vi ne povas. 4 Generacio malbona kaj adultema sercxas signon; kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.

Mark 8:11

11 Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin.

Mark 15:32

32 La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

Luke 11:29-30

29 Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante:CXi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. 30 CXar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio.

John 2:18

18 La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion?

John 4:8

8 CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn.

John 6:36

36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.

John 10:38

38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

John 12:37

37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li;

John 20:25-29

25 La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. 26 Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi. 27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. 28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio. 29 Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

Acts 4:30

30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.

1 Corinthians 1:22

22 CXar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;

Hebrews 2:4

4 dum Dio ankaux kunatestis per signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laux Sia volo.

Exodus 16:4-15

4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne. 5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage. 6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni? 8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon. 10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12 Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio. 13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro. 14 Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

Exodus 16:35

35 Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.

Numbers 11:6-9

6 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj. 7 Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. 8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. 9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la manao.

Deuteronomy 8:3

3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.

Joshua 5:12

12 Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.

Nehemiah 9:15

15 Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

Nehemiah 9:20

20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

Psalms 78:24-25

24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege.

Psalms 105:40

40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis.

John 6:49

49 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis.

1 Corinthians 10:3

3 kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon;

Revelation 2:17

17 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

Exodus 16:4

4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.

Exodus 16:8

8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

Psalms 78:23

23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;

John 1:9

9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon.

John 6:33

33 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo.

John 6:35

35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

John 6:41

41 La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo.

John 6:50

50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu.

John 6:55

55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo.

John 15:1

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.

Galatians 4:4

4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

John 3:13

13 Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo.

John 6:38

38 CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

John 6:48

48 Mi estas la pano de vivo.

John 8:42

42 Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.

John 13:3

3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

John 16:28

28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

John 17:8

8 cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.

1 Timothy 1:15

15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

1 John 1:1-2

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo 2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);

Psalms 4:6

6 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

John 4:15

15 La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi.

John 6:26

26 Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis.

Isaiah 49:10

10 Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Isaiah 55:1-3

1 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton. 2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon. 3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Matthew 11:28

28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.

Luke 6:25

25 Ve al vi satigitaj! cxar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! cxar vi malgxojos kaj ploros.

John 5:40

40 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

John 6:37

37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.

John 6:44-45

44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45 Estas skribite en la profetoj:Kaj cxiuj estos instruitaj de Dio. CXiu do, kiu auxdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

John 6:48-58

48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. 52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi? 53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo. 56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.

John 6:65

65 Kaj li diris:Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.

John 7:37-38

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

1 Corinthians 10:16-18

16 CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?

1 Corinthians 11:23-29

23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi. 25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26 CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos. 27 Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28 Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29 CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.

Revelation 7:16

16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Luke 16:31

31 Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.

1 Peter 1:8-9

8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena; 9 ricevante la celon de via fido, savon de animoj.

Psalms 102:17

17 Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon.

Psalms 110:3

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

Isaiah 1:18-19

18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano. 19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;

Isaiah 41:9

9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

Isaiah 42:3

3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

Isaiah 55:7

7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

Matthew 24:24

24 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.

Luke 23:40-43

40 Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno. 41 Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan. 42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43 Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.

John 6:39

39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago.

John 9:34

34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

John 10:28-29

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

John 17:6

6 Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.

John 17:8-9

8 cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis. 9 Mi pregxas por ili; mi pregxas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, cxar ili estas Viaj;

John 17:11

11 Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.

John 17:24

24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

Romans 5:20

20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis,

Ephesians 2:4-10

4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo; 7 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: 8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. 10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

Philippians 1:29

29 cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li;

2 Thessalonians 2:13-14

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

1 Timothy 1:16

16 tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.

Titus 3:3-7

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.

Hebrews 4:15

15 CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko.

Hebrews 7:25

25 Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.

1 John 2:19

19 De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.

Psalms 40:7-8

7 Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi. 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Isaiah 53:10

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

Matthew 20:28

28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

Matthew 26:39-42

39 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas. 40 Kaj li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:CXu vi do ne havis forton vigli kun mi ecx unu horon? 41 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 42 Denove la duan fojon foririnte, li pregxis, dirante:Ho mia Patro, se cxi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos gxin, Via volo plenumigxu.

John 3:31

31 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj.

John 4:34

34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

John 5:30

30 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

Romans 15:3

3 CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

Ephesians 4:9

9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?

Philippians 2:7-8

7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj; 8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.

Hebrews 5:8

8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;

Hebrews 10:7-9

7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio! 8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.

1 Samuel 25:29

29 Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.

Matthew 18:14

14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la cxielo, ke unu el cxi tiuj malgranduloj pereu.

Luke 12:32

32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

John 5:28

28 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon,

John 6:44

44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 10:27-30

27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

John 11:24-26

24 Marta diris al li:Mi scias, ke li relevigxos cxe la relevigxo en la lasta tago.

John 12:48

48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas jugxonton; la vorto, kiun mi parolis, jugxos lin en la lasta tago.

John 17:12

12 Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo.

John 18:9

9 por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.

Romans 8:11

11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

Romans 8:28-31

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. 29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris. 31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

Philippians 3:20-21

20 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, 21 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

Colossians 3:3-4

3 CXar vi mortis, kaj via vivo kasxigxis kun Kristo en Dio. 4 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.

1 Peter 1:5

5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.

Jude 1:1

1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:

Isaiah 45:21-22

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 52:10

10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

Isaiah 53:2

2 CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni.

Luke 2:30

30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon,

John 1:14

14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

John 3:15-18

15 por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 5:24

24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.

John 6:27

27 Laboru ne por la pereema nutrajxo, sed por la nutrajxo, kiu restas gxis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; cxar lin Dio, la Patro, sigelis.

John 6:35-37

35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.

John 8:56

56 Via patro Abraham gxojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.

John 11:25

25 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos,

John 12:45

45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaux Tiun, kiu min sendis.

John 12:50

50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

John 14:17

17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.

John 14:19

19 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.

Romans 5:21

21 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

2 Corinthians 4:6

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

Hebrews 11:1

1 Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj.

Hebrews 11:27

27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la regxo; cxar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.

1 Peter 1:8

8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;

1 John 1:1-3

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo 2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni); 3 kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

1 John 2:25

25 Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni:la vivo eterna.

1 John 5:11-13

11 Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas. 13 CXi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.

Jude 1:21

21 konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

Luke 5:30

30 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?

Luke 15:2

2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.

Luke 19:7

7 Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.

John 6:43

43 Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi.

John 6:51-52

51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. 52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi?

John 6:60

60 Multaj do el liaj discxiploj, auxdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin auxskulti?

John 6:66

66 CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.

John 7:12

12 Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason.

1 Corinthians 10:10

10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.

Jude 1:16

16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.

Matthew 13:55-56

55 CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56 Kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas?

Mark 6:3

3 CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.

Luke 4:22

22 Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?

John 6:62

62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antauxe estis?

John 7:27-28

27 Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

Romans 1:3-4

3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romans 9:5

5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

1 Corinthians 15:47

47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo.

Matthew 16:8

8 Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

Mark 9:33

33 Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin:Pri kio vi diskutis sur la vojo?

John 16:19

19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

Song of Songs 1:4

4 Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

Isaiah 44:18-20

18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Jeremiah 13:23

23 CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono?

Jeremiah 31:3

3 De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

Hosea 11:4

4 Per sxnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon.

Matthew 11:25-27

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj; 26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi. 27 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

Matthew 12:34

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.

Matthew 16:17

17 Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.

John 3:3-7

3 Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. 4 Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi? 5 Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6 Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito. 7 Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj.

John 5:44

44 Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne sercxas?

John 6:39-40

39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago. 40 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 6:45

45 Estas skribite en la profetoj:Kaj cxiuj estos instruitaj de Dio. CXiu do, kiu auxdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

John 8:43

43 Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas auxdi mian vorton.

John 12:32

32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn.

John 12:37-40

37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li; 38 por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo? 39 Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue: 40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

Romans 8:7-8

7 cxar la intereso de la karno estas malamikeco kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne povas obei; 8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas placxi al Dio.

Colossians 2:12

12 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.

Titus 3:3-5

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

Isaiah 2:3

3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Isaiah 54:13

13 Kaj cxiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

Jeremiah 31:33-34

33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Micah 4:2

2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Matthew 11:27

27 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

Mark 1:2

2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;

Luke 1:70

70 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

Luke 18:31

31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

John 5:38-40

38 Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, cxar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis. 39 Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; 40 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

John 10:27

27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

John 16:14-15

14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Ephesians 1:17

17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;

Ephesians 4:21-22

21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,

1 Thessalonians 4:9

9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

Hebrews 8:10-11

10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo. 11 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon, Kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; CXar cxiuj Min konos, De iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj;

Hebrews 10:16

16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:

1 John 4:1-3

1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. 2 Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio:cxiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; 3 kaj cxiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj cxi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi auxdis, ke gxi venas; kaj nun gxi jam estas en la mondo.

Luke 10:22

22 CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

John 1:18

18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

John 5:37

37 Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon.

John 7:29

29 Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis.

John 8:19

19 Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron.

John 8:55

55 kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

John 14:9-10

9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? 10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.

Colossians 1:15

15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;

1 Timothy 6:16

16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

1 John 4:12

12 Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

John 3:18

18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

Romans 5:9-10

9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10 CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

John 6:33-35

33 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon. 35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

1 Corinthians 10:16-17

16 CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.

1 Corinthians 11:24-25

24 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi. 25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

Numbers 26:65

65 CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Zechariah 1:5

5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?

John 6:31

31 Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi.

1 Corinthians 10:3-5

3 kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon; 4 kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5 Tamen la plejmulto el ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.

Hebrews 3:17-19

17 Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? 18 Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

Jude 1:5

5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciigxis pri cxio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.

John 6:42

42 Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo?

John 8:51

51 Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

Romans 8:10

10 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.

Luke 22:19

19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

John 1:29

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

John 4:10-11

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. 11 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

John 7:38

38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

2 Corinthians 5:19

19 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

2 Corinthians 5:21

21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

Ephesians 5:2

2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

Ephesians 5:25

25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

Titus 2:14

14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Hebrews 10:5-12

5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi; 6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis. 7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio! 8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam. 11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

Hebrews 10:20

20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,

1 Peter 2:4

4 al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda,

1 John 2:2

2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

1 John 4:10

10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

1 John 4:14

14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

John 3:4

4 Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?

John 3:9

9 Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi?

John 4:11

11 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

John 7:40-43

40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis? 43 Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso.

John 9:16

16 Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.

John 10:19

19 Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.

Acts 17:32

32 Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni auxskultos vin denove pri tio.

1 Corinthians 2:14

14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

Matthew 5:18

18 Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.

Matthew 18:3

3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.

Matthew 26:26-28

26 Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo. 27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi; 28 cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.

Luke 13:3

3 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos.

Luke 13:5

5 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.

John 6:26-27

26 Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis. 27 Laboru ne por la pereema nutrajxo, sed por la nutrajxo, kiu restas gxis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; cxar lin Dio, la Patro, sigelis.

John 13:8

8 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.

John 15:4

4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi.

1 John 5:12

12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.

Revelation 2:7

7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Psalms 22:26

26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

Proverbs 9:4-6

4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo gxi diris: 5 Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis. 6 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

Isaiah 25:6-8

6 Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj. 7 Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras cxiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super cxiuj gentoj. 8 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.

John 6:63

63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

Galatians 2:20

20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Philippians 3:7-10

7 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; 10 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto,

Psalms 4:7

7 Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

John 1:47

47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

John 6:32

32 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon.

John 8:31

31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj;

John 8:36

36 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.

Hebrews 8:2

2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.

Psalms 90:1

1 Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio.

Psalms 91:1

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Psalms 91:9

9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.

Lamentations 3:24

24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

John 14:20

20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.

John 14:23

23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

John 15:4-5

4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.

John 17:21-23

21 por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. 22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektigxu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

2 Corinthians 6:16

16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Ephesians 3:17

17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

1 John 3:24

24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

1 John 4:15-16

15 En cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio. 16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

Psalms 18:46

46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

Jeremiah 10:10

10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

Matthew 16:16

16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.

John 3:17

17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

John 5:26

26 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon;

John 17:21

21 por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.

1 Corinthians 15:22

22 CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj.

2 Corinthians 13:4

4 cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

1 Thessalonians 1:9

9 CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,

Hebrews 9:14

14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

1 John 4:9

9 Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.

John 6:31-34

31 Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi. 32 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon. 33 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon.

John 6:47-51

47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

Psalms 40:9-10

9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

Proverbs 1:20-23

20 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj; 21 GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn. 22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

Proverbs 8:1-3

1 CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon? 2 GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj. 3 Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:

Luke 4:31

31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;

John 18:20

20 Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

Matthew 11:6

6 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

John 6:41-42

41 La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo. 42 Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo?

Hebrews 5:11

11 Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.

2 Peter 3:16

16 kiel ankaux en cxiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri cxi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaux la ceterajn skribajxojn, al sia propra pereo.

John 21:17

17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

Revelation 2:23

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

Mark 16:19

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

Luke 24:51

51 Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.

John 17:4-5

4 Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

Acts 1:9

9 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

Ephesians 4:8-10

8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

1 Peter 3:22

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

Genesis 2:7

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

Deuteronomy 32:47

47 CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

Psalms 19:7-10

7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon. 8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj. 9 La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj. 10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.

Psalms 119:50

50 CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.

Psalms 119:93

93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas.

Psalms 119:130

130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

John 12:49-50

49 CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

Romans 2:25

25 CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido.

Romans 3:1-2

1 Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido? 2 Multa en cxiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.

Romans 8:2

2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.

Romans 10:8-10

8 Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas; 9 cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos; 10 cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.

Romans 10:17

17 La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.

1 Corinthians 2:9-14

9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. 10 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio. 11 CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. 13 Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj. 14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

1 Corinthians 15:45

45 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

2 Corinthians 3:6-8

6 kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas. 7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta, 8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

Galatians 5:25

25 Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu.

Galatians 6:15

15 CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.

1 Thessalonians 2:13

13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

1 Timothy 4:8

8 cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.

Hebrews 4:12

12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

Hebrews 13:9

9 Ne forportigxu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; cxar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per mangxajxoj, per kiuj ne profitis la okupigxantaj pri ili.

James 1:18

18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

1 Peter 1:23

23 renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta.

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

1 Peter 3:21

21 kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo;

Psalms 139:2-4

2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

John 5:42

42 Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio.

John 6:61

61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin?

John 6:70-71

70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

John 8:23

23 Kaj li diris al ili:Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de cxi tiu mondo, mi ne estas de cxi tiu mondo.

John 8:38-47

38 Mi parolas tion, kion mi vidis cxe mia Patro; kaj vi ankaux faras tion, kion vi vidis cxe via patro. 39 Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham. 40 Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi auxdis de Dio; tion Abraham ne faris. 41 Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion. 42 Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis. 43 Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas auxdi mian vorton. 44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi. 45 Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi. 46 Kiu el vi pruvas kontraux mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi? 47 Kiu estas de Dio, tiu auxskultas la vortojn de Dio; vi ne auxskultas, cxar vi ne estas el Dio.

John 10:26

26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj.

John 13:10-11

10 Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj. 11 CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.

John 13:18-21

18 Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon. 19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaux ol gxi okazos, por ke, kiam gxi okazos, vi kredu, ke mi estas. 20 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis. 21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

Acts 15:18

18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

Romans 8:29

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

John 3:27

27 Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo.

John 10:16

16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.

John 10:26-27

26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

John 12:37-41

37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li; 38 por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo? 39 Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue: 40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu. 41 Tion diris Jesaja, cxar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.

Ephesians 2:8-9

8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

1 Timothy 1:14

14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

2 Timothy 2:25

25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

James 1:16-18

16 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj. 17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado. 18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

Zephaniah 1:6

6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

Matthew 12:40-45

40 cxar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. 41 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie. 42 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie. 43 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin. 44 Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita. 45 Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.

Matthew 13:20-21

20 Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin; 21 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.

Matthew 19:22

22 Sed auxdinte tiun diron, la junulo foriris malgxoja, cxar li havis multajn posedajxojn.

Matthew 21:8-11

8 Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon. 9 Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto! 10 Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu? 11 Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

Matthew 27:20-25

20 Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon. 21 Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason. 22 Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita. 23 Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita. 24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi. 25 Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

Luke 9:62

62 Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

2 Timothy 1:15

15 Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

2 Timothy 4:10

10 cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

Hebrews 10:38

38 Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantauxen, mia spirito ne gxojos en li.

2 Peter 2:20-22

20 CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua. 21 CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita. 22 Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.

Joshua 24:15-22

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18 Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj. 20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.

Ruth 1:11-18

11 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili? 12 Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn: 13 cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min. 14 Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi. 15 Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino. 16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi. 18 Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.

2 Samuel 15:19-20

19 Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko. 20 Hieraux vi venis; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.

Matthew 10:2

2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano,

Luke 14:25-33

25 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili: 26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo. 27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo. 28 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu regxo, ekirante, por renkonti en batalo alian regxon, unue ne sidigxos, por konsiligxi, cxu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraux li kun dudek mil? 32 Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33 Kiu do el vi ne forlasas cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.

John 6:70

70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?

Psalms 73:25

25 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

Acts 4:12

12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Acts 5:20

20 Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri cxi tiu Vivo.

Acts 7:38

38 Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;

Mark 1:1

1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

Mark 1:24

24 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

Mark 8:29

29 Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo.

Luke 9:20

20 Sed li diris al ili:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris:La Kristo de Dio.

John 1:41

41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

John 1:45-49

45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu. 47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48 Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael!

John 11:27

27 SXi diris al li:Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

John 20:28

28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.

John 20:31

31 sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

Acts 8:36

36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi?

Romans 1:3

3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno,

Matthew 10:1-4

1 Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon. 2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano, 3 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo, 4 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaux perfidis lin.

Luke 6:13-16

13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj: 14 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.

John 8:44

44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.

John 13:2

2 Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,

John 13:18

18 Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon.

John 13:21

21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

John 13:27

27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

John 15:16

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

John 15:19

19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.

Acts 1:17

17 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado.

Acts 13:10

10 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?

1 Timothy 3:11

11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.

Titus 2:3

3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;

1 John 3:8

8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo. 9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. 10 CXar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la logxantojn sur la tero.

Psalms 41:9

9 Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.

Psalms 55:13-14

13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado, 14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

Psalms 109:6-8

6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.

Matthew 26:14-16

14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, 15 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn. 16 Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.

Matthew 27:3-5

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, 4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

John 13:26

26 Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.

John 18:2-6

2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj. 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj. 4 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas? 5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron.

Acts 1:16-20

16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado. 18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis. 19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20 CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.

Acts 2:23

23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;

Jude 1:4

4 CXar ensxteligxis iuj homoj, jam antaux longe destinitaj por cxi tiu kondamno, malpiuloj, sxangxante la gracon de nia Dio en dibocxecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.