Acts 1:16-20

Esperanto(i) 16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado. 18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis. 19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20 CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.