Proverbs 4:1-14

Esperanto(i) 1 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; 2 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu. 3 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. 4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. 5 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo. 6 Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi. 7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton. 8 SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos. 9 GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi. 10 Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo. 11 Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko. 12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos. 13 Tenu forte la instruon, ne forlasu gxin; Konservu gxin, cxar gxi estas via vivo. 14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpasxu sur la vojo de malbonuloj;