Proverbs 3:21-26

Esperanto(i) 21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton: 22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo. 23 Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos. 24 Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla. 25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj; 26 CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.