Proverbs 3:21 Cross References - Esperanto

21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

Deuteronomy 4:9

9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj

Deuteronomy 6:6-9

6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas; 8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj; 9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Deuteronomy 32:46-47

46 tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo. 47 CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

Joshua 1:8

8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

Proverbs 2:7

7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.

Proverbs 3:1-3

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn. 2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco. 3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

Proverbs 4:21

21 Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.

John 8:31

31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj;

John 15:6-7

6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas. 7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

Hebrews 2:1-3

1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

1 John 2:24

24 Vi do lasu resti en vi tion, kion vi auxdis de la komenco. Se tio, kion vi auxdis de la komenco, restos en vi, vi ankaux restos en la Filo kaj en la Patro.

1 John 2:27

27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.