Numbers 6:9-11

Esperanto(i) 9 Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia purigxo, en la sepa tago li gxin pritondu; 10 kaj en la oka tago li alportu du turtojn aux du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno. 11 Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.