Numbers 24:17-19

Esperanto(i) 17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo. 18 Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon. 19 Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.