Numbers 19:1-13

Esperanto(i) 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Jen estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo. 3 Kaj donu gxin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku gxin ekster la tendaron, kaj oni bucxu gxin antaux li. 4 Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el gxia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per gxia sango en la direkto al la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno. 5 Kaj oni forbruligu la bovinon antaux liaj okuloj:gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu. 6 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj rugxan lanon kaj jxetu en la brulajxon de la bovino. 7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura gxis la vespero. 8 Kaj tiu, kiu gxin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura gxis la vespero. 9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka. 10 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura gxis la vespero. Tio estos legxo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili. 11 Kiu ektusxis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; 12 li senpekigos sin per gxi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li farigxos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne farigxos pura. 13 CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li.