Numbers 18:20-26

Esperanto(i) 20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj. 21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon. 24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon. 25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.