Numbers 11:17-25

Esperanto(i) 17 Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola. 18 Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos. 19 Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; 20 sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo? 21 Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato! 22 CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili? 23 Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne. 24 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejagxuloj de la popolo, kaj li starigis ilin cxirkaux la tabernaklo. 25 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.