Esperanto(i)
4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj.
7 Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;
9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
11 sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.