Matthew 14:15-21

Esperanto(i) 15 Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon. 16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi. 17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj. 18 Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi. 19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj. 20 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21 Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.