Matthew 12:1-14

Esperanto(i) 1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj malsatis, kaj komencis desxiri spikojn, kaj mangxi. 2 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj discxiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato. 3 Sed li diris al ili:CXu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj? 5 Kaj cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj? 6 Sed mi diras al vi, ke alestas cxi tie io pli granda ol la templo. 7 Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn. 8 CXar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato. 9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin? 12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia. 14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.