Mark 2

Esperanto(i) 1 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo. 2 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton. 3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. 4 Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo. 5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: 7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9 Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru? 10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo: 11 Mi diras al vi:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12 Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian. 13 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin. 14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin. 15 Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin. 16 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj:Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17 Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn. 18 Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti. 20 Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21 Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas. 22 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn. 23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj komencis dum la vojiro desxiri la spikojn. 24 Kaj la Fariseoj diris al li:Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata? 25 Kaj li diris al ili:CXu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj? 26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis cxefpastro, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaux al siaj kunuloj? 27 Kaj li diris al ili:La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.